Rozeta ŝtono
El Vikipedio
La Rozeta ŝtono estas granita ŝtonplato malkovrita en Rozeto (arabe Raŝid, france Rosetta), Egiptio, kiu mezuras 114 x 72 cm kaj portas inskribojn de la sama teksto en tri skriboj (egiptalingve per hieroglifoj kaj egipta demotika skribo kaj helenlingve per greka skribo) (de supre suben). Ĝi estas el lagida (t.e. helenisma Egiptio) epoko.
Ĉar la greka estis konata la ŝtono ofertis ŝlosilon por atingi la komprenon de la hieroglifoj. Pri tio sukcesis kiel unua Jean-Francois Champollion en la jaro 1822 kaj tiel ekkonigis al la moderna mondo la egiptan civilizon, post kiam Thomas Young jam faris la unuajn decidajn paŝojn al la deĉifrado
"Rozeta ŝtono" estas tial metaforo por ponto-ilo inter malsamaj komuniksistemoj.
En la urbo Figeac troviĝas sur placeto (Place des écritures, "Placo de la la skriboj") estas giganta reprodukto de la Rozeta ŝtono verkita de Joseph Kosuth.
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://www.ancientegypt.co.uk/writing/rosetta.html
http://pw1.netcom.com/~qkstart/rosetta.html
http://www.touregypt.net/featurestories/description.htm
- Bildo de la Place des Ecritures kun la giganta reprodukto de Joseph Kosuth
Komparu kun: arkeologio, skribo, hieroglifoj