Lot
El Vikipedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri la departemento en Francio. Pri la aliaj signifoj de LOT rigardu en LOT.
Geografio > Eŭropo > Francio > Sudo-Pireneoj > Lot < Francaj departementoj
Lot (46) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Sudo-Pireneoj |
Prefektejo : | Cahors |
Subprefektejoj : | Figeac Gourdon |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
160 197 loĝantoj 31 loĝantoj/km² |
Areo | 5 217 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 31 |
Komunumoj | 340 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Gérard Miquel |
Situo en Francio | |
Lot [lot] (aŭ okcitanlingve Òlt [olt]) estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia ĉefurbo (france : Préfecture) estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 160 000 loĝantojn.
La departemento tute enhavas 340 komunumojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Lot havas landlimojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
[redaktu] Ekonomio
Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de sia teritorio. Ili nomiĝas "Causses" [kos] : Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
[redaktu] Turismo kaj kulturo
Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio : Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq Lapopie klasigita inter la "plej belaj vilaĝoj de Francio" (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.
- Aliaj urboj : Figeac, Gourdon (subĉefurboj, france sous-préfectures), Aynac, Bretenoux, Cajarc, Saint-Céré.
- Aliaj vilaĝoj inter la "plej belaj vilaĝoj de Francio" : Autoire, Cardaillac, Carennac, Lacapelle-Marival, Loubressac, Saint-Cirq Lapopie
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.lot-tourisme.com
- Prefektejo
- Ĝenerala Konsilio
- Turismoficejo kun belega mapo de Christian VERDUN (france kaj angle).