Flosanta insulo
El Vikipedio
Flosanta insulo signifas naturan insulon, kiu ne estas alligite al la akva/mara grundo, sed ĝi flosas sur la supro de la akvosurfaco. (legu ankaŭpontono)
La flosantaj insuloj povas longi eĉ plurajn centmetrojn. Ĝi estiĝas, troviĝas sur riveregoj (ekz. Amazonasaŭ sur lago (Lago Titikako) . Ĉe la longe ekzistantaj, grandaj flosantaj insuloj kreskas eĉ plantaĵo, eĉ arbetoj. La insulon flosigas vento aŭ fluoj.
En la maro ne estiĝas flosantaj insuloj el organikaj materialoj pro la granda ondado. Oni povas rigardi flosanta insulo tiujn glaciajn derompaĵojn de glacirando ĉe Arkto / Antarkto, kiuj atingas eĉ grandecon de vera plurkilometra insulo.
Enhavo |
[redaktu] estiĝo
Tiaj insuloj estiĝas per kunkolektiĝo (ofte post naturkatastrofo) de vegetaĵoj, arbotrunkoj kaj similaĵoj, kiuj havas malpli da specifa pezo ol akvo. Tiun aron de mortaj vegetaĵoj ofte kunplektas kaj kunhaltas vivantaj plantoj kaj post iom da tempo aperas eĉ arbustoj, arbetoj. La flosanta insulo malaperas, se la struktura vegeta skeleto putriĝas, peziĝas.
[redaktu] mitologio
En la greka mitologio estis Delos originale flosanta insulo. Je postulo de Hera, Leto ne rajtis naski sur la kontinento kaj tiel li naskis siajn infanojn Apollon kaj Artemis pro tio sur Ortygia (pli poste "Delos"). Por danko faris Zeus (patro de la infanoj) la insulon (geografia) centro de Grekio.
La flosanta insulo de Aiolis estis vivloko de la greka ventodio Aiolos. Ĝi onidire flosis ĉe Sicilio.
thumb|200px|La flosanta insulo ĉe la Titikaka lago
Oni nomas hispane uros (kaj la popolon) la arte konstruitajn flosantajn insulojn en Peruo sur la Titikaka Lago, kiuj estas kunmetitaj el Totora-kanoplektaĵo. Tiaj insuloj estis konstruitaj originale en epoko, kiam la loĝantoj devis ankoraŭ abtali kontraŭ la militemaj najbaroj, la inkaoj kaj „Colla-oj”. La loĝantoj parolas ankoraŭ nun la malnovajn lingvojn „keĉua” kaj ajmara. La flosantaj insuloj iĝis dumtempe turismaj celoj [1] kaj oni povas tie tranokti. [2]
[redaktu] Kelkaj flosantaj insuloj
[redaktu] flosanta insulo sur Haut-lago
La flosanta insulo troviĝas ĉe Bad Salzungen. Ĝi verŝajne estiĝis post dermpo de kontinenta tero kaj ĝi estas la nomdonanto de la lago. Se la insulo atingas bordon – diras la superstiĉuloj- venas milito.
[redaktu] flosantaj insuloj sur la Schollene-a lago
Sur la lago ĉe Schollene, proksime al Elbe en Sachsen-Anhalt. En 1934 simila insulo iĝis protektita kiel naturmonumento.
[redaktu] flosantaj insuloj sur la Eta Arber-lago
Sur la lago Eta Arber-lago, en Bavaria arbaro en alto de 918 m ekzistas 3 flosantaj herboinsuloj. Pro la ŝveliĝo de la lago venis en la lagon lignopecoj, trunkoj, el kiuj estiĝis la 1,5m ĝis 3,5m dikaj insuloj. Sur la insuloj kreskas marĉaj plantoj kaj arbetoj. La lago kun la insuloj iĝis en 1959 naturprotekta areo.
[redaktu] flosantaj insuloj en diversaj medioj
[redaktu] literaturo
- junulara libro de James Krüss "La feliĉaj insuloj malantaŭ la ventoj"
- junulara libro de Michael Ende "Jim Knopf kaj Lukas la lokomotivgvidisto"
[redaktu] Filmo
- filma muzikaĵo Doctor Dolittle (1967) de Richard Fleischer
[redaktu] legu
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.tjatsi.fo/show.php?sprog=2a9f73a51340246e26724dacd077db66&side=3548065aa78be5b5335f1c94098c4f99
- http://alexuk.com/travel/inca/index_13.htm