Lago Titikako
El Vikipedio
Titikaka Lago | |
---|---|
Datenoj | |
Situo: | inter Peruo kaj Bolivio |
Surfaco | 8.288 km² |
maksimuma profundo: | 281 m |
Alfluantoj: | pli ol 25 |
Defluantoj: | Río Desaguadero |
Alto super NN: | 3.810 m |
Grandaj urboj ĉeborde: | Puno |
Interesaĵo: | plej granda montara lago |
La Lago Titikako aŭ Titikaka Lago estas la plej granda lago en Sudameriko kun surfaco de 8.288 kvadratkilometroj kaj estas 13-oble pli granda ol la Konstanca Lago.
Ĝi situas sur la Altiplano, la altebenaĵo de Andoj; la okcidenta parto de la lago apartenas al Peruo, la orienta al Bolivio. La Titikaka Lago estas la plej alte situanta lago de la mondo ankoraŭ komerc-cele ŝipebla. Ĝi situas en alto de 3821 m super la marnivelo, longas 194 km, larĝas 65 km kaj havas averaĝan profundon de 140 ĝis 180 m, kaj la maksimunan profundon de 280 m. Pli ol 25 riveroj alfluas la lagon Titikako. En la lago ekzistas multaj, grandaj, malgrandaj insuloj, kiuj konservas kelkajn reliktojn de la Inka-kulturo ekz. Isla del Sol.
Spite al la tre malalta jara averaĝa akvotemperaturo de 10-12°, la Titikaka Lago havas grandan varmorezervan kapablon, tiel oni povas kultivi ĉirkaŭ la lago terpomojn, hordeon, maizon kaj kvinoon. La regiono ĉirkaŭ la Titikaka-lago estas taksita kiel originala areo de la terpoma kultivado. Grava nutra fonto por la loĝantaro estas ankaŭ la fiŝkaptado.
La origino de la nomo Titikako (origine Titicaca) estas ne konata certe. Ĝi verŝajne baziĝas je du Ajmara-vorto: titi signifas granda kato kaj kak signifas rokoj. Laŭ libera traduko ĝi signifas "pumo-rokoj".
Sur la lago vivas la popolo Uros sur flosantaj insuloj. Ili estas konstruitaj el Totora-kano, el kiu oni konstruas ankaŭ kabanojn, boatojn. La inkaoj povis neniam venki la Uros-ojn. Ĉiam, se minacis la popolon atako, ili retiriĝis al la laga interno. Kelkaj homoj ankoraŭ loĝas hodiaŭ sur la insuloj - tiel ekzistas tie eĉ lernejo.
Ĉ. 1600 ajmaroj vivas ankoraŭ sur la insulo Taquile. La popolo estis relative malfrue malkovrita, ĉar eksciante pri alveno de fremduloj ili kaŝis sin. La insulo longas 5,5 km kaj larĝas 1,6 km.
- pri kulturo de Tiwanaku, kaj foto pir famaj ceramikaĵoj elfositaj sur insulo Pariti en la Titikaka Lago
- same
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.highestlake.com/highest-lake-world.html
http://www.destination360.com/peru/lake-titicaca.php
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |