Fortran (programlingvo)
El Vikipedio
Komputiko > Programlingvo > Fortran
Fortran (angle FORmula TRANslation, aŭ "formula traduko") estas unu el la unuaj komputillingvoj. Evoluinte dum la jardeko de 1950, ĉefe por teknikaj kaj sciencaj programoj, ĝi normigatis je 1977, kaj la rezulto nomiĝis FORTRAN77. Poste, je 1990 naskiĝis Fortran 90 (de post kiam la nomo estas skribita en miksita majuskleco).
Fortran estas taŭga por sciencaj (fizikaj) celoj, ĉar ĝi subtenas trajtojn kiaj varieblajn datenajn vicojn, malsimpajn nombrojn, internan potencan operacion, lertan traktadon de nombroprecizo, ktp. Ankaŭ jam ekzistas multaj FORTRAN-aj programoj. Tiuj programoj ofte temas pri malsimplaj nombraj algoritmoj, kiujn estus malfacilaj (t.e. multekostaj) traduki en aliajn lingvojn.
Jen simpla ekzemplo de Fortran-programo:
PROGRAM AVERGE ! Komputi la mezajon de listo da nombroj ! INTEGER N REAL X, SUMO, MEZAĴO ! TOTAL = 0.0 COUNT = 0 DO READ *, X IF (X.GT.0.0) THEN SUMO = SUMO + X N = N + 1 ELSE EXIT ENDIF END DO MEZAĴO = SUMO / REAL (N) PRINT 20, MEZAĴO 20 FORMAT (1X, 'LA MEZAĴO ESTAS ', F6.2) END PROGRAM AVERGE
[redaktu] Eksteraj ligoj
http://gcc.gnu.org/fortran
http://dmoz.org/Computers/Programming/Languages/Fortran
http://www.fortran.com