Programlingvo
El Vikipedio
Komputiko > Programlingvo
Programlingvoj ekzistas por skribi komputilajn programojn. Multaj skemoj ekzistas por klasifiki ilin. Oni parolas pri kelkaj generacioj de komputilaj programlingvoj:
- Unua-generaciaj lingvoj estas maŝinlingvoj, la lingvoj de la procesoro. Ili estas binaraj kaj malfacilaj por homoj.
- Dua-generaciaj lingvoj estas asemblaj lingvoj. La ordonoj de la procesoro havas simbolajn nomojn.
- Tria-generaciaj lingvoj estas proceduraj lingvoj kiel Fortran, C, Pascal, COBOL, Algol kaj Basic.
- La kvara generacio estis, kiam tiuj nomoj pereis. Tiuj lingvoj ne estis nur lingvoj. Ili havis datumbazojn, uzanto-interfacajn bibliotekojn, kaj tion kion ni nun nomigas programada medio (angle "integrated development environment").
Ankaŭ ekzistas lingvoj, kiuj ne akordiĝas kun tiu ĉi klasifiko. Objektemaj lingvoj kiel C++, Java kaj Smalltalk pritraktas objektojn. Objekto estas instanco (ekzemplero) de klaso. Kaj objektoj havas metodojn, kiujn vi povas voki por peti, ke la objekto faru ion.
C, Java, Pascal, Ada, ktp estas ordonemaj lingvoj. Tio estas, ke programoj en tiuj lingvoj konsistas el sekvenco de ordonoj, kiujn oni plenumas strikte unu post la alia. Kontraste, Haskell kaj Lisp estas funkciaj lingvoj. Funkcia programo estas unuopa esprimo (aŭ formulo), kiun oni plenumas per komputi la esprimon. Ĉu lingvo estas ordonema aŭ funkcia, estas sendepende de ĉu ĝi estas objektema. Do ekzemple, ekde la 1970-a jardeko estas objektema versio de Lisp, kaj estas objektemaj versioj de C.
Estas multaj aliaj ecoj de programlingvoj, kiujn oni studas kaj esploras, sed kiujn oni ne mencias ĉi tie.
Hodiaŭ multaj lingvoj subtenas multajn stilojn de programoj. Perl povas esti procedura aŭ objektema kaj ankaŭ C++.
La ĉefaj lingvoj, ordigitaj laŭ la nombro de projektoj ĉe sourceforge.net (kiu ne estas reprezentiva por ajnaspecaj komputilprojektoj):
- C
- C++
- Java
- PHP
- Perl
- Python
- Basic
- Asembla Komputillingvo
- ŝelaj programetoj
- JavaScript
- Delphi/Kylix
- Tcl
- PL/SQL
- ASP
- C#
- LISP
- Objective C
- Pascal
- Ruby
- Scheme
[redaktu] Lingvoj laŭ jaro de apero
- 1954: Fortran (programlingvo)
- 1957: COBOL
- 1958: Algol
- 1958: LISP
- 1962: APL
- 1962: Snobol
- 1964: PL/I
- 1964: Simula
- 1964: Basic
- 1964: TRAC
- 1967: BCPL
- 1968: Logo
- 1969: B (programlingvo)
- 1969: Smalltalk
- 1970: Forth
- 1970: Prolog
- 1970: Pascal
- 1970: Icon
- 1971: C
- 1971: sh (ŝelo)
- 1972: PL/M
- 1972: INTERCAL
- 1974: Clu
- 1975: Modula
- 1975: Scheme
- 1978: awk
- 1978: csh
- 1978: JaM
- 1979: Rex
- 1979: ADA
- 1980: C with Classes
- 1982: ksh
- 1983: Turbo Pascal
- 1983: Objective-C
- 1983: C++
- 1983: ML
- 1984: PostScript
- 1984: Neon
- 1984: Concurrent C
- 1984: Common Lisp
- 1985: Object Pascal
- 1986: Eiffel
- 1987: ABC
- 1987: Oberon
- 1987: Perl
- 1987: Caml
- 1988: Tcl
- 1988: Modula 3
- 1989: Yerk
- 1989: Clos
- 1989: bash
- 1991: Python
- 1991: NetRex
- 1991: Java
- 1991: Sather
- 1991: Visual Basic
- 1993: Ruby
- 1994: PHP
- 1995: Delphi
- 1996: J
- 1996: Objective Caml
- 1999: JSP
- 1999: D
- 2000: C#
- 2000: Internet C++