Franca Kompanio de Orientaj Hindioj
El Vikipedio
La Franca Kompanio de Orientaj Hindioj aŭ Franca Kompanio por la Komerco de Orientaj Hindioj (franclingve Compagnie des Indes orientales aŭ Compagnie française pour le commerce des Indes orientales) estis komerca firmo fondita per reĝa letero de la 27-a de aŭgusto 1664, cele al « navigi kaj negoci ekde la kapo Bona-Espero ĝis la orientaj Hindioj kaj maroj ».
Francio deziris tiel konkuri la Anglan Kompanion de Orientaj Hindioj kaj la Nederlandan Kompanion de Orientaj Hindioj.
La kompanio estis fakte imagita de Jean-Baptiste Colbert. Nur pliposte kreis ĝin Ludoviko la 14-a per reĝa deklaro. La kompanio profitis el kompleta komerca monopolo kun Oriento, inkluzive de la okcidentaj marbordoj de Afriko, tio estas Senegalo aŭ Gvineo. Ĝi ricevis komencan kapitalon de 8,8 milionoj da pundoj kaj eĉ latinlingvan moton : « Florebo quocumque ferar », tio estas « Mi florumos tie, kie mi alvenos ».
La Franca Kompanio de Orientaj Hindioj malaperis en 1769.