Senegalo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Lando
Senegalo estas regno en okcidenta Afriko, ĉe la rivero Senegalo.
- Landkodo: SN.
- E-nomo: [a] Senegalio, [o] Respubliko Senegalo.
- Nacia nomo: République du Senegal.
- Areo: 196.192 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Abdoulaye Wade.
- Ĉefurbo: Dakaro (Dakar) (1.500 mil).
- Loĝantaro: 8.468 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Parollingvoj: volofa, fula, malinka, djola, serera, soninka.
- Kredantoj: islamanoj.
- Pokapa GNP: 600 $.
- Eksporto: fiŝaj produktoj, kemiaĵoj, fosfatoj.
- Organizoj: UNO (1960)
[redaktu] Historio
Senegalo de 1895 estis kolonio de Francio. En 1960 ĝi deklaris sian sendependecon. Ĝi havis teritoriajn problemojn kun Maŭritanio kaj planis union kun Gambio por formi Senegambion.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Ekstera ligilo
[redaktu] Rivero
Senegalo estas rivero en Afriko, fluanta en la Atlantikon.
Deveno de la nomo: Kiam la unuaj eŭropaj esploristoj alvenis ĉe la elfluejo de la rivero ili vidis fiŝkaptistojn lokaj, kaj demandis al ili montrante al la riverbordo "kio estas la nomo de tiu rivero?" Sed la indiĝenoj pensis ke ili montris la boatojn sur la plaĝo, kaj "respondis "tio estas niaj pirogoj", kio sonis en la loka lingvo "senegal", kaj la eŭropanoj kredis ke tio estis la nomo de la rivero!
|
|
---|---|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |