Fredrik Reinfeldt
El Vikipedio
John Fredrik REINFELDT (IFA: [ˈfreːdrɪk ˈrajnˌfɛlt]) (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1965) estas sveda politikisto kaj partiestro de la konservativa partio (moderaterna = la moderuloj) ekde 2003, kaj ĉefministro de Svedio ekde la 6-a de oktobro 2006. Reinfeldt estas posteulo de Göran Persson en la rolo de sveda ĉefministro.
Post lia enoficiĝo, li estis kritikata de sia ministroelekto – pluraj de liaj ministroj malzorgis siajn fakturojn, malbonuzis la rajton de taksivojaĝoj k.t.p. en malzorgema maniero.
[redaktu] La registaro Reinfeldt
Unu el la plej konataj ministroj en la registaro de Reinfeldt estas Carl Bildt, ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu mem estis ĉefministro de 1991 ĝis 1994.
Ministro pri integriĝo kaj samrajteco estas Nyamko Sabuni.
Antaŭulo Göran Persson |
ĉefministro de Svedio 2006- |
Posteulo – (havas la postenon nun) |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.