Fundamenta teoremo de kalkulo
El Vikipedio
Matematiko > Kalkulo > Fundamenta teoremo de kalkulo
La fundamenta teoremo de kalkulo estas gravega teoremo de kalkulo (= analitiko). Ĝi estas aserto, ke la du plej gravaj operacioj de kalkulo, diferencialo kaj integralo, estas inversaj. Do, se funkcio estus unue integrigita kaj poste diferenciita, la originala funkcio reaperus. Grava sekvo de ĉi tiu teoremo, kelkfoje nomata la dua fundamenta teoremo de kalkulo, estas ke oni povas uzi la malderivaĵon de funkcio por kalkuli ĝian integralon.
La angla matematikisto Issac Barrow estas kutime konsiderata la kreinto de la ideo, el kiu rezultis la teoremo.