Gösta Berling
El Vikipedio
Gösta Berling (svede Gösta Berlings saga) estas sveda romano de Selma Lagerlöf.
Esperanta traduko de Stellan Engholm aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en Stokholmo en 1934 (568 paĝoj, kun ilustraĵoj de Einar Nerman). Ĝi nun estas rete legebla.
- "Svedlingve ĝi aperis en 34 eldonoj kaj ĝi estas tradukita en 37 lingvojn. En Gösta Berling la aŭtorino majstre pentras ne nur la vivon en la bela provinco Vermlando kaj la tieajn bravajn, harditajn homojn, sed ŝi montras, kiel en ĉiu homo, eĉ la plej simpla, malriĉa kaj mizera, estas troveblaj bono kaj eĉ heroeco, oferemo kaj amo." — El la prospekto Aliaj verkoj de Lagerlöf aperinta en La mono de sinjoro Arne, La infanoj de Betlehem kaj La junulino el Stormyr.