Günter Grass
El Vikipedio
Günter GRASS [GINte gras] (naskiĝis la 16-an de oktobro, 1927) estas germana verkisto, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1999.
Grass naskiĝis en Danzig (nuntempe Gdansk), Pollando. En 1944 li estiĝis membrulo de Waffen SS. Li studis skulptarton kaj grafikarton en Düsseldorf kaj Berlino, poste laboris kiel skulptisto en Parizo kaj revenis al Berlino en la jaro 1960.
Jam kiel studento li dediĉis sin al la verkado. La unuaj lirikaĵoj kaj dramoj estis laŭdataj de la kritikistoj, tamen ne trovis vastan legantaron. Famon Günter Grass akiris pro sia verko Die Blechtrommel ("La lada tambureto"), kiu publikiĝis en 1959 kiel unua parto de trilogio. En 1979 la verko estis tre sukcese filmigita kaj ekde 2000 ĝi ankaŭ ekzistas en Esperanto.
Grass ofte ilustras siajn verkojn per propraj grafikaĵoj. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ engaĝiĝas politike. Inter multaj Literaturpremioj li gajnis la premion Georg-Büchner-Preis (1965) kaj la Premion Nobel de Literaturo.
Enhavo |
[redaktu] Listo de verkoj
- Danziger Trilogie:
- Die Blechtrommel ("La lada tambureto", 1959)
- Katz und Maus ("Kato kaj muso", 1961)
- Hundejahre ("Hundojaroj", 1963)
- Der Butt (1977)
- Die Rättin (1986)
- Ein weites Feld (1995)
- Mein Jahrhundert ("Mia jarcento", 1999)
- Im Krebsgang (2002)
- Beim Häuten der Zwiebel 2006
Tio aperis en Esperanto:
- La lada tambureto/ 2000. Tradukinto: Tomasz Chmielik. Originala titolo: Die Blechtrommel.