Gabčíkovo (valbaraĵo)
El Vikipedio
Gabčíkovo estas akva laboraĵo sur Danubo en Bratislava kaj sudoriente de ĝi en regiono Trnava en Slovakio. Digo kun akva elektrejo estas konstruita proksimume unu kilometro sude de vilaĝo Gabčíkovo, laŭ kiu la valbaraĵo ricevis sian nomon.
[redaktu] Historio
La akva laboraĵo estis konstruita ekde la jaro 1977 devene kiel Gabčíkovo-Nagymaros surbaze de internacia kontrakto el la sama jaro precipe kun celo malhelpi inundojn en tiu ĉi regiono. Sed Hungario en la jaro 1989 unuflanke eĉ ne anoncinte tion, finis la laborojn en la konstruado de sia parto, per kio ĝi devigis Ĉeĥoslovakion ekde novembro de 1991 realigi nur parton de la laboraĵo ĉe Bratislava en limigita aspekto. Tiu ĉilaboraĵo estis ekfukciigita en oktobro de 1992.