Gaela lingvaro
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta lingvaro > Gaela lingvaro < Gaeloj
La gaela lingvaro estas unu el la du ĉefaj filioj de la kelta lingvaro. Nuntempe oni parolas tri malsamajn sed parencajn gaelajn lingvojn tra la insuloj Britio, Irlando kaj Manksinsulo, nome:
- La irlanda lingvo, parolata en Irlando.
- La skotgaela lingvo, parolata en Skotlando kaj Nov-Skotio (Kanado)
- La manksa lingvo, mortinta, sed ekreparolata sur Manksinsulo.
Ĉiuj el ili devenas de la malnova irlanda lingvo, kiu estis parolata dum la 5-a kaj 6-a jarcentoj sur la okcidentaj kaj nordaj partoj de la Insularo de la Nord-Atlantiko.
La alia ĉefa keltlingva filio estas la britona lingvaro.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Ethnologue pri la gaela lingvaro (angle)
- Irlandlingva Vikipedio
- Skotgaela Vikipedio
- Mankslingva Vikipedio