Gama-radiado
El Vikipedio
Gama-radiado (aŭ γ-radiado) estas tipo de joniga radiado. Ĝi estas radiado elektromagneta kun ondolongo pli malgranda ol ikso-radioj. Ĝi do estas formita de fotonoj.
Gama-radiado estas la plej energia el la tuta elektromagneta spektro. Ĝi estas ofte difinata kiel tiu pli energia ol 10 keV, frekvenco pli granda ol 2,42 EHz, aŭ ondolongo pli malgranda ol 124 pm, kvankam la unua parto de tiu intervalo estas ankaŭ konsiderata kiel energiaj ikso-radioj. Fakte, ne ekzistas fizika diferenco inter gama- kaj ikso-radiado: oni kutime nomas gama-radiadon tiun elsendon de fotonoj el nukleaj procezoj, dum la ikso-radioj originas el la eksteraj tavoloj de la atomo aŭ el similaj procezoj. Povas ja okazi ke kelkaj iksoradioj estas pli energiaj ol iuj gama-radioj.
Do, gama-radiado ne estas partikla kiel alfa- kaj beta-radiado, sed ĝenerale akompanas tiujn ĉi. Ĉar gama-radiado estas multe pli penetranta ol la du partiklaj radiado-tipoj menciitaj, necesas pli peza aŭ dika tavolo de materialo por protekti sin de ĝi. Plumbo kaj aliaj materioj densaj kun alta atomnombro taŭgas bone kiel ŝildaĵo. Plumbaĵo unu centimetron dika povas malpliigi la intenson de gama-radiado per duono. Por strukturaj konstruaĵoj estas uzata radiadŝirma betono.
La gama-radiado estas uzata en diversaj aplikoj de medicino kaj industrio. Ekzemple, la radioterapio per teleterapio uzas ĝenerale izotopojn elsendantajn gama-radiadon, kiu alvenas en la malsanajn korpopartojn. La industria radiografio uzas ofte gama-radiadon por malkovri difektojn ene de la metalaj materialoj. Alia uzo estas la sterilizado de materialoj; por tiu uzo oni aplikas fortan radiadon, kiu mortigas la bakteriojn aŭ aliajn nedeziratajn vivaĵojn.