Atomo
El Vikipedio
Ĉirkaŭ 400 a.K. la greka filozofo Demokrito postulatis, ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio atomos, vorto kiu en la greka signifas "netranĉebla". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo reale estas dividebla.
La atomo konsistas el la negativaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno aŭ nukleo. La atomo pli malpli similas la sunsistemon; la kerno similas la sunon, kaj la elektronoj similas la ĉirkaŭantajn planedojn. La atomoj estas tiel malgrandaj, ke neniam oni vidis iun el ili, eĉ ne per elektronika mikroskopo. Ekzemple, la grando de atomo de hidrogeno estas nur 0,1 nanometro, aŭ 1/100.000.000.000 m (aŭ 10-10m). Kaj unu gramo de aluminio havas 20.000.000.000.000.000.000.000 atomojn (2x1022).
La atomkerno konsistas el du specoj de nukleonoj: la pozitiva protono kaj la neŭtra neŭtrono. Estas ankaŭ multaj aliaj subatomaj partikloj: fotono, leptono, hadrono, mezono kaj kvarko.
La atomoj de la elementoj kuniĝas por formi molekulojn. Ekzemplo de ordinara molekulo estas tiu de akvo, H2O, formita el du atomoj de hidrogeno, kaj unu de oksigeno.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.bartleby.com/61/19/A0501900.html
- http://www.fysikknett.no/partikkel/index.php
- http://www.nat.vu.nl/~pwgroen/sdm/hyper/methoden/verstrooi/R_hist.html
- http://www.xs4all.nl/~adcs/Deeltjes/atom_model.html