Gazalo
El Vikipedio
Gazalo estas Persdevena poemformo konsistanta el 5 ĝis 16 distikloj, en kiuj ĉiu dua verso kaj la komenca verso interrimiĝas. La plej famaj gazaloj de la persa lingvo apartenas al Hafezo (1320-1389), kvankam multaj aliaj famaj poetoj de Persujo/Irano verkis majstrajn gazalojn - ĉu malnovuloj kiel Rumi kaj Sadio ĉu la nuntempaj.
La formo, kune kun la prestiĝa persa kulturo, disvastiĝis kaj estis praktikita en multaj aliaj landoj kaj lingvoj de suda Azio. Ekzemple en Hindio en Urdua poezio kaj aliaj, ekzemple ankaŭ en la bengala lingvo Kazi Nazrul Islam verkis gazalojn.
[redaktu] Legeblas en Esperanto
Por legi tradukon de unu gazalo de Rumi en Esperanto, bv. vd. Ĝalal-ed-din_MOHAMMAD_RUMI ĉe Vikifontoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://gutenberg.spiegel.de/heine/reisebld/reise225.htm
http://www.alif-india.com/love.html
http://www.columbia.edu/itc/mealac/pritchett/00ghalib/032/32_01.html?unicode
http://aligarians.com/category/ghazals