Georg Büchner
El Vikipedio
Georg Büchner (naskiĝis la 17-an de oktobro, 1813, mortis la 19-an de februaro, 1837) estis germana dramisto.
Büchner naskiĝis en Goddelau apud Darmstadt. En Strasburgo kaj Giessen li studis medicino, natursciencon, historion kaj filozofion. Tre malkontenta pri la politika situacio en sia patrujo Hesio li fondis en 1834 la asocion pri Homaj Rajtoj "Gesellschaft für Menschenrechte" kaj disvastigis siajn ideojn en la flugfolio "Der hessische Landbote". Pro sia revolucia mesaĝo, Büchner en 1835 devis fuĝi al Strasburgo. En 1836 li fariĝis docento pri medicino en Zürich, sed jam unu jaron poste li mortis de tifo.
Memore al Georg Büchner en Germanio ĉiujare disdonatas la literaturpremio Georg-Büchner-Preis.
Enhavo |
[redaktu] Listo de verkoj
- Der hessische Landbote (1834)
- Dantons Tod (1835)
- Leonce und Lena (eldonita 1838)
- Lenz (fragmento, eldonita 1839)
- Woyzeck (fragmento, eldonita 1879)
[redaktu] En Esperanto aperis
Lenz / Trad.: Reinhard Haupenthal. Saarbrücken, 1985
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- la verko "Dantons Tod" (germanlingva) en biblioteko Gutenberg
- la verko "Woyzeck" (germanlingva) en biblioteko Gutenberg
- germanlingva biografio pri la aŭtoro
- germanlingva komentita listo de ligiloj pri Büchner
- Vojceko