Ghijasa de Jos
El Vikipedio
Ghijasa de Jos (giĵasa de ĵos) (hungare:Alsógezés, germane:Untergasess) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 719 loĝantojn (rumanoj); en 1956 736 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1319. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Nocrich.