Nocrich
El Vikipedio
Nocrich (nokrik) (hungare: Újegyház, germane: Leschkirch) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Agnita. En 1910 ĝi havis 1243 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj, hungaroj); en 1992 1146 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1263. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi Fofeldea, Ghijasa de Jos, Hosman, Ţichindeal.
[redaktu] Renomaj personoj
- Samuel von Brukenthal barono (26-a de julio 1721 - Sibiu, 9-a de aprilo 1803) transilvania saksa politikisto, gubernatoro de Transilvanio, fondinto de Muzeo kaj Biblioteko Brukenthal en 1790.