Gilotino
El Vikipedio
Gilotino (france guillotine) estas simpla mortiga maŝino por senkapigo de kondamnitaj al mortpuno. La maŝino konsistas el alta vertikala kadro, en kiu estas peza akra klingo. La klingo estas levata per ŝnuro kaj poste lasata fali sur la kolon de la kondamnito, fortranĉante la kapon disde la korpo. La maŝino estis longe uzata por efektivigo de mortpunoj en Francio, speciale dum la Franca revolucio de 1789.
Gilotino estis inventita de Joseph-Ignace Guillotin por esti pli humana mortigilo (transira ŝtupo al plena abolo de mortpuno, laŭ ideo de Guillotin). Tial aparte tiklaj estis la diskutoj pri tio, ĉu vere ĝi kaŭzas sendoloran kaj tujan morton. Ekzistas atestoj pri eksperimentoj kun fortranĉitaj kapoj, kiam la disigita de la korpo kapo dum kelkaj minutoj plu montris sin viva kaj reaganta al sonoj ktp[1].
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.