Glaciepoko
El Vikipedio
Glaciepoko estas tiu periodo de la terhistorio, kiun karakterizas la glaciiĝo de ambaŭ polusoj. Laŭ tiu ĉi difino, ni vivas ekde ĉ. 2,6 ĝis 2,7 milionoj da jaroj en glaciepoko. Ekde tiu tempo, antaŭ ĉio ekde 1 milionoj da jaroj, la klimato de la Tero montras relative abruptajn ŝanĝiĝojn, tio estas malvarm-epokon (glaciiĝon) kaj varmepokon (interglaciiĝon). Science oni nomas glaciepoko nur la malvarm-epokojn (glaciiĝan epokon (glaciepokon)).
Pli ĝenerale, se oni parolas pri glaciepoko, oni pensas pri tiu periodo, kiam glacio kovris nordan Amerikon kaj Eŭropon. Tiusence, la glaciepoko finiĝis antaŭ ĉ. 10.000 jaroj.
Enhavo |
[redaktu] Kaŭzoj de malvarm- kaj varmepokoj
La esploro pri kaŭzoj estas ankoraŭ hodiaŭ granda defio por klimatologio pri praepokoj. James Croll kaj Milutin Milaković plulaboris la ideojn de la franco Josph Alphonse Adhémar, kiu supozas ke modifioj de la geometrio de la terrotacio respondis pri revenintaj malvarmepokoj.
[redaktu] Geometrio de terrotacio
La modifon de la geometrio de la terrotacio kaŭzas gravitofortoj de la sistemoj suno, tero kaj luno; ili modifas la elipsan formon de la rotacivojo de la tero ĉirkaŭ la suno dum periodo de ĉirkaŭ 100 mil jaroj, la inklinon de la terakso je la ĉirkaŭvojo dum periodo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj, dum tio la ekvinokso sur la elipsa ĉirkaŭvojo retroviĝas post ĉirkaŭ 20 000 jaroj je la sama loko de la elipso. Tiuj "Milanković"-cikloj modifas la dividon de la sunenergio sur la teron.
Milanković klarigis en 1941 la hipotezon, ke malvarmepoko okazas ĉiam, kiam la someraj sunradiadoj minimumiĝas en la norda hemisfero. Laŭ germana meteorologisto Wladimir Peter Köppen malvarmaj someroj pli gravas ol malvarmegaj vintroj por glacikreskado.
Nuntempe oni kritikas pli kaj pli la Milanković-teorio. Ekde la fino de la 1990aj jaroj oni konsideras la rolo de la ekvatoraj regionoj kaj de la suda hemisfero gravas. Ankaŭ la kombinaĵo de la atmosfero konsiderendas.
[redaktu] Kontinentaj bretoj
[redaktu] Sunaj aktivadcikloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://academic.emporia.edu/aberjame/histgeol/agassiz/glacial.htm
- http://www.museum.state.il.us/exhibits/ice_ages/insolation_graph.html
- http://www.pnas.org/cgi/content/full/94/16/8329
- http://muller.lbl.gov/pages/glacialmain.htm