Klimato
El Vikipedio
Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"; la grekoj kredis, ke la klimato dependas de la angulo, laŭ kiu la sunradioj falas sur la grundon) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj en tiu areo tra longa tempo. Oni povas diri, klimato estas kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas.
La klimato dependas de multaj faktoroj, inter kiuj la alteco super la nivelo de la maro, la proksimeco al maro aŭ oceano, la distanco al la tera ekvatoro kaj aliaj.
Enhavo |
[redaktu] Esplormetodoj
Por kompreni la ecojn de la loka klimato — kaj la tipajn kaj la malofte okazantajn — bezonatas multjaraj meteorologiaj registroj. Kutime oni uzas vidojn de datumoj ampleksantajn inter 25 kaj 50 jaroj.
La averaĝaj valoroj de la klimataj karakterizaĵoj estas nomataj klimataj normoj.
[redaktu] Specifaj tipoj de klimato
- Tropika klimato
- Subtropika klimato
- Mediteranea klimato
- Modera klimato
- Oceana klimato
- Kontinenta klimato
- Montara klimato
- Subarkta klimato
- Seka klimato
[redaktu] Ŝanĝoj de klimato
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Vetero, meteologio, veterprognozo, veterobservado, klimatesplorado, klimatodiagramo, Centjara Kalendaro
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Klimato | Ekologio