Gondvano
El Vikipedio
Gondvano (origine, nomo de popoloj de Gond en centra Barato) estis la suda el du kontinentoj, kiuj estiĝis post la dividiĝo de prakontinento Pangeo.
Gondvano entenis la hodiaŭajn kontinentojn de Sud-Ameriko, Afriko, Antarkto, Aŭstralio kaj Hindion. Inter Gondvano kaj la norda Laŭrazio etendiĝis la Tetis-maro, kies restoj formas la hodiaŭan Mediteraneon. La (tuta) Gondvano estiĝis per kolizio de orienta kaj okcidenta Gondvano antaŭ ĉ. 530-750 milionoj da jaroj.
Post la disiĝo de Gondvano antaŭ ĉ. 100 milionoj da jaroj Afriko sekve de la kontinenta drivo puŝiĝis kontraŭ Eŭropo, kio suprenigis la Alpojn; dume puŝiĝo de Hindio kontraŭ Azio estigis la Himalajon.
Enhavo |
[redaktu] vidu
- terhistoria periodo
[redaktu] retligoj
- moviĝanta prezentaĵo pri drivo de Godvano (angle)
- alia moviĝanta prezentaĵo (angle)