Pangeo
El Vikipedio
Pangeo (el la greka ĉiu lando) estas la nomo, kiel Alfred Wegener nomumis la superkontinenton, kiu dum la mezozoiko ekzistis, antaŭ la plata tektoniko ĝin dividis je partokontinentoj.
Kiam la kontinentoj alproksimiĝis por formi la Pangeon, ili formis ĉe la koliziaj linioj faltojn nome montarojn, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas, kiel la Apalaĉoj kaj Uralo. Tiuj fruaj faltoj estas pli maljunaj ol la junaj montarlinioj kiel Alpoj en Eŭropo, la Roka Montaro en Nord-Ameriko, la Andoj en Sud-Ameriko aŭ Himalajo en Azio. Surbaze de la plurmilionjara erozio, la Apalaĉoj kaj Uralo estas hodiaŭ ankoraŭ alrondigitaj trunkomontaro.
La grandega oceano, kiu ĉirkaŭis Pangeon, ricevis la nomon Pantalaso „Panthalassa”. Krom tio ekzistis ankoraŭ la Tetis-maro (Tethys- Tetisa- mardiino, patrino de Oceanidinoj aŭ 2. Diino, filino de Nereo kaj patrino de Aĥilo (PIV)).
Pangeo dividiĝis antaŭ 220-150 milionojn da jaroj en Mezozoiko (Erdmittelalter) je du superkontinentoj kiel je la norda kontinento Laŭrazio (Nord-Ameriko kaj Eŭrazio) kaj je la suda Gondvano.
[redaktu] vidu
- terhistoriaj periodoj
[redaktu] retligoj
- karta animacio pri la plataĵa tektoniko (germane)