Gran Chaco
El Vikipedio
Gran Chaco estas aluvia ebenaĵo en meza parto de Sud-Ameriko. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata okcidente de la Andoj, oriente de riveroj Paragvajo kaj Paraná, norde la marĉa regiono de la bolivia Chiquitos kaj Bañados de Izozog, sude la argentinai Río Salado. Ĝi havas la areon de ĉ. 725 000 km2. En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel guaikuru, lengua, mataco, vilela, zamuco kaj tupi.
La Gran Chaco konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstarbordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Paraná (krom la nordokcidenta parto).
La klimato de Gran Chaco estas norde tropika, sude modera kontinenta. LA jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1320 mm). La orientan parton de la regiono kovras altherba savano kun arbogrupoj (palmo, quebracho), arbedoj. Okcidenten, tiun flaŭro trairas al dornaj arbedoj, arbetoj.
La regiono havas riĉan faŭnon (jaguaro, pumo, tapiro, granda dazipo, akvoporko, ruĝa lupo kaj guanako). Tie vivas multaj reptilioj, lacertoj, ĉ. 60 serpentospecioj.
La ĉefa mastruma metodo de la regiono estas la paŝtado kaj la plantaĵa kotonkultivado. Oni konstruis en la orienta parto grandajn tanacido-uzinojn. Gravas ankaŭ la arbohakado.