Hans Christian Ørsted
El Vikipedio
Hans Christian Ørsted (naskiĝinta en Rudkøbing la 14-an de aŭgusto 1777 – mortinta en Kopenhago la 9-an de marto 1851) estis dana fizikisto kaj kemiisto.
En ŝia vido li estis influita per la opinio de Immanuel Kant. En 1820 li eltrovis la interrilaton inter elektro kaj magnetiko en treega simpla eksperimento. Li montris ke drato, kiu portas kurenton povis ŝanĝi magnetitan kompasnadlon. Ørsted ne klarigis la fenomenon, nek reprezentis la fenomenon en matematika kadro.
Ørsted ne estis la unua persono kiu eltrovis tion, ke elektro kaj magnetiko rilatas unu kun alia. Li estis antaŭis en ĉi tiu eltrovo per 18 jaroj per Gian Domenico Romagnosi, Itala laŭleĝa erudiciulo. Priparolo pri Romagnosi-a eltrovo estis eldoniĝita en 1802 en Itala ĵurnalo, sed ĝin preteratentis la scienca komunumo.
En 1825 li faris gravan kontribuaĵon al kemio per produktanta aluminio unuafoje.
La CGS-a unito de magneta induko (oersted) nomiĝis honore al liaj kontribuaĵoj al la kampo de elektromagnetismo. Kiam li forpasis en 1851, li entombiĝis en la Assistens Kirkegård en la Nørrebro sekcio de Kopenhago. Li estis la frato de la politikisto Anders Sandøe Ørsted.