Louis Bastien
El Vikipedio
Louis BASTIEN [bastjen] (21-a de decembro 1869 en Obernal (apud Strasbourg) – 1861) estis franca esperantisto kaj intendanto-generalo.
Bastien esperantiĝis en 1902 kaj okupis sin pri la propagando unue en norda, poste en orienta Francio. Li fariĝis vicprezidanto de SFPE kaj interesiĝis pri la internacia organizo de la movado. En 1909 li eniris la Lingvan Komitaton.
Dum la UK 1934 en Stokholmo li estis elektita prezidanto de UEA. La 18an de septembro de 1936 lia Estraro alvokis al la fondiĝo de nova asocio, nome Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Tiel estiĝis "skismo", ĉar precipe svisaj membroj daŭrigis la malnovan, "Ĝenevan" UEA. Bastien estis IEL-prezidanto ĝis 1947, kaj post la kunfandiĝo de IEL kaj UEA li fariĝis Honora Prezidanto de UEA. Li mortis en 1961.
[redaktu] Verkoj
- Naŭlingva Etimologia Leksikono, 1907
- Bossuet, Funebra Parolado de Princo de Conde, 1911 (tradukis)
- Poŝvortareto por francoj, 1932
- kontribuoj al Enciklopedio de Esperanto
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |