Harran
El Vikipedio
Harran (latine Carrhae) estas antikva urbo, nun vilaĝo en suda parto de Turkio, sur bordo de rivero Balíh, 38 km sudoriente de Urfa. Nun ĝi havas ĉ. 13.000 loĝantojn (2004).
Oni povas vidi en la vilaĝo tradiciajn abeluj-formajn (aŭ bakfornajn) loĝejojn.
La antikva urbo situis inter Ninive kaj Karkemis, sur grava loko por la asiraj reĝoj. Dum la asira epoko floris tie adorado, kulto de la Lundio.
Kiel Carrhae, ĝi ofte aperas en la Biblio: tie setliĝis familio de Abrahamo, post kiam ili forlasis la kaldeuŝan urbon Ur (Gen 11,31–32). Dum la romia epoko, Crassus kaj lia armeo estis neniigita tie fare de la partusoj en 53 a.K. (Batalo de Carrhae). La persa reĝo Narses tie evnkis en 297 p.K. imperiestron Galerius.