Haute-Garonne
El Vikipedio
Haute-Garonne (31) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Sudo-Pireneoj |
Prefektejo : | Tuluzo |
Subprefektejoj : | Saint-Gaudens Muret |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
1 046 338 loĝantoj 166 loĝantoj/km² |
Areo | 6 309 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 53 |
Komunumoj | 588 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Pierre Izard |
Situo en Francio | |
Haute-Garonne [ot garon] (aŭ okcitanlingve Nauta Garona [naŭto garuno]) estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. La departemento tute enhavas 588 komunumojn.
La nomo povus esti tradukita esperanten kiel "supra Garono", ĉar la rivero Garonne naskiĝas en la montaro Pireneoj kaj trafluas la tutan departementon. Tiu departemento etendiĝas sur surfaco de 6 309 km² kaj havas loĝantaron de 1 046 388 homoj. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj departementoj de tuta Francio, ĉefe dank'al sia dinamisma ĉefurbo Toulouse.
La suda parto de la departemento situas en la montaro Pireneoj, ofte superante 3000 metrojn de alteco, la centra kaj norda partoj konsistas el larĝaj valoj kaj montetoj.
Bredado estas unu el la ĉefaj agrikulturaj aktivecoj, kune kun kultivado de cerealoj (tritiko, maizo). En la ĉefurbo Tuluzo koncentriĝas multaj modernaj industrioj (aeronaŭtiko, konstruado de Airbus aviadiloj, konstruado de satelitoj, multnombraj sciencaj laboratorioj,...). Tuluzo estas ankaŭ la dua plej granda universitata urbo en Francio kun pli ol 100 000 studentoj.
Haute-Garonne estas riĉa departemento en kiu turismo ludas gravan rolon: Toulouse (Tuluzo) kun siaj monumentoj el la mezepoko (monaĥejoj, preĝejoj, baziliko romanika de St Sernin), kaj el la renesanco, multaj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, prahistoriaj grotoj, ban-urboj, ĉiuj vintraj aŭ someraj sportoj en la Pireneoj (skiado, ekskursado,...)