Airbus
El Vikipedio
Airbus aŭ Airbus SAS estas konstru-kompanio de aviadiloj kiu ekestis en la jaro 1970 kiam la franca firmao Aerospatiale kaj la germana firmao Deutscher Aerospace ekkunlaboris en kuna iniciato. La hispana CASA aliĝis en 1971 al la konsorcio kaj la brita British Aerospace en 1979. La celo de la kunlaboro estis povi konatraŭmasi la usona entrepreno Boeing.
La unua aviadilo de Airbus estis la A300 kiu pretiĝis en la jaro 1972. En 2005 Airbus prezentis prototipon de la A380, de kiuj normale la unuaj devus esti liverataj en 2006. Ekde tiam tiu aviadilo estos la plej granda pasaĝera aviadilo en la mondo kun ebleco transporti samtempe 550 personojn. Pliaj flughavenoj jam nun adaptis siajn surterigejojn por ĝin povi akcepti.
En 1998 Airbus por la unua fojo vendis pli da aviadiloj ol la ĉefa konkurento Boeing. Ambaŭ nuntempe (2005) havas pli malpli la duonon de la merkato.
Ĝis la jaro 2000 ambaŭ Aerospatiale kaj Deutsche Aerospace posedis 38% en Airbus, British Aerospace 20% kaj CASA 4%. En tiu jaro la konsorcio estis pliintensigita ĝis la European Aeronautic, Defence and Space Company (EADS), kun escepto de British Aerospace. Airbus iĝis sendependa kompanio (Airbus SAS) kun ĉefa sidejo en Parizo. Airbus SAS apartenas por 80% al EADS kaj por 20% al British Aerospace.
Enhavo |
[redaktu] Kunlaborantoj
Airbus havas ĉirkaŭ 52.000 kunlaborantojn en 17 ejoj. De tiuj ĉirkaŭ 30.000 laboras en la konstruado de aviadiloj kaj ĉirkaŭ 10.000 en aviadila.
Airbus-Kontru- kaj Esplorejo | Lando | Kunlaborantoj 31.12.2002 |
Kunlaborantoj 31.12.2003 |
Kunlaborantoj 31.12.2004 |
Toulouse | Francio | 9.773 | 10.311 | 10.686 |
Hamburg-Finkenwerder | Germanio | 9.683 | 9.459 | 9.746 |
Filton | Britio | 4.269 | 4.379 | 4.303 |
Broughton | Britio | 3.844 | 4.309 | 5.165 |
Blagnac | Francio | 3.322 | 3.822 | 3.994 |
Bremen | Germanio | 2.966 | 3.051 | 3.072 |
Getafe | Hispanio | 1.921 | 1.811 | 1.956 |
Saint Nazaire | Francio | 2.245 | 2.227 | 2.271 |
Nordenham | Germanio | 2.096 | 2.106 | 2.122 |
Nantes | Francio | 1.863 | 1.869 | 1.903 |
Stade | Germanio | 1.277 | 1.416 | 1.450 |
Meaulte | Francio | 1.098 | 1.129 | 1.175 |
Varel | Germanio | 1.168 | 1.172 | 1.166 |
Laupheim | Germanio | 738 | 909 | 1.015 |
Puerto Real | Hispanio | 455 | 483 | 497 |
Illescas | Hispanio | 432 | 471 | |
Buxtehude | Germanio | 283 | 310 | 335 |
Sumo | 46.315 | 49.520 | 51.959 |
[redaktu] Modeloj
- Airbus A300
- Airbus A310
- Airbus A310-300 MRTT (Multi Role Tanker Transporter)
- Airbus A318
- Airbus A319
- Airbus A320
- Airbus A321
- Airbus A330
- Airbus A330-200 FSTA (petrolŝipo, (disvolvita))
- Airbus A340
- Airbus A350 (disvolvita)
- Airbus A380 (testata)
- Airbus A300-600ST Beluga
- Airbus A400M (disvolvita)
[redaktu] Ekstera ligilo
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/business/3722888.stm
- http://www.buffalo.edu/reporter/vol35/vol35n40/articles/Boeing.html
- http://www.airbus.com/en
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Airbus
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |