Hefesto
El Vikipedio
Hefesto (helene Ἥφαιστος, ankaŭ konata laŭ la latina nomo Vulcanus) estas la filo de Zeŭso kaj Hera, kaj la frato de Areso kaj Hebe. Li naskiĝis malbela kaj lama. Pro tio, Hera kaj Zeŭso malakceptis lin.
Tamen Hefesto estis bona al liaj amikoj. Li estis lerta forĝisto kaj laboris je sia amboso. Li faris armilojn, palacojn, kaj virinojn el oro por servi lin.
Kreaĵoj de li estis:
- Pandora, la unua virino, kaj ties skatolo.
- la flugilaj kasko kaj ŝuoj de Hermeso
- ŝirmilo Aegis.
- la zono de Afrodito
- la kiraso de Aĥilo
- armiloj por Areso.
- la suno-ĉaro de Helio
- pafarko kaj sagoj de Eroso
- la nevidebliga kasko de Hadeso
Hefesto edzinigis Afroditan, la plej bela kaj dia virino en la mondo. Sed Afrodito baldaŭ enuiĝis de Hefesto, kaj ŝi havis amaferojn kun la bela Areso, la frato de Hefesto.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://users.pandora.be/flubberr/,
- http://www.tepatoken.com/html/artes/fragua.htm
- http://www.theoi.com/Summary/Hephaistos.html
- http://homepage.mac.com/cparada/GML/Hephaestus.html