Eroso
El Vikipedio
En helena mitologio Eroso – helene Ἔρως – estas filo de Afrodita, diino de la amo kaj belo. Li estas la personigo de la amo.
La nomo venas de la verbo ἔρασθαι (erastai), arde deziri kun la ĉefa signifo de deziro de la sensoj. En la prahindeŭropa lingvo oni trovas la rekonstruitan elementon (e)rem kompleziĝi delektiĝi.
En sia fama romano Metamorfozoj, Lucio Apuleo prezentas la miton Eroso kaj Psiĥa kiu reprezentas la erotimpulsan dramon de la homa psiko.
Tiu dio estis latinigita en la dion Amoro kaj Kupido. En hinda mitologio, la koresponda dio nomiĝas Kāma.