Hengsteysee
El Vikipedio
Hengsteysee Lago Hengstey |
|
---|---|
Koordinatoj | 51° 25' N, 7° 28' E Mapo |
Speco de la lago | Rezervujo |
Ĉefaj fontoj | Ruhr |
Ĉefaj elfluoj | Ruhr |
Landoj de la baseno | Germanio |
Maksimuma longo | 4,2 km |
Averaĝa profundo | 1,94 m |
Surfaca alto | 96 m |
Hengsteysee (Lago Hengstey) estas rezervujo sur rivero Ruhr inter urboj Hagen, Dortmund kaj Herdecke en Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estis konstruita en 1929 kaj estas unu el kvin rezervujoj sur rivero Ruhr.
La rezervujo estas ĉirkaŭ 4,2 km longa kaj havas averaĝan larĝon de 296 metroj. Ĝi komenciĝas proksime de punkto kie rivero Lenne enenfluas enen de Ruhr, kaj finiĝas per akva elektrocentralo de Hengsteysee. Monto Klusenberg_, kiu estas parto de la ĉeno Ardeygebirge, estas situita apude kaj norde de la Hengsteysee. Estas ankaŭ pumprezerva akvoenergia centralo sur ĉi tiu rezervujo, nomata kiel Koepchenwerk pro Arthur Koepchen.
Hengsteysee plenumas jenajn kvar funkciojn:
- Suba rezervujo de la pumprezerva akvoenergia centralo Koepchenwerk.
- Biologia purigo akvo de la Lenne
- Deponigo de sedimento de la Lenne
- Loko por akvaj sportoj kaj turismo