Ruhr
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
Ruhr en Germanio | ||||
Longeco | 221,2 km | |||
Alteco de la fonto | 674 m | |||
Meznombra trafluo | 79 m³/s | |||
Akvokolekta areo | 4485 km² | |||
Alfluanto(j) | en Germanio | |||
Mem alfluas al | Rejno | |||
Larĝeco de la enfluejo | ... | |||
Geografio > Rivero > Ruhr < Eŭropo
La rivero Ruhr estas ĉ. 221 kilometrojn longa dekstra alfluanto de Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4.485 km². Ĝi meandras pli ol 124 kilometrojn sur la teritorio de la regiona ligo Ruhr kaj estas nomdoma por la plej granda Eŭropa industriregiono, la Ruhr-regiono. Ties nomo klariĝas el la komenco de la industriigo en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. La regiono ĉe la Ruhr estis ekde la finiĝa 18-a jarcento origino de la tuta ekonomiregiono.
Grava ekonomia signifo estas ĉitempe en la trink- kaj uzakvoprovizo de la Ruhr-regiono kaj en la energiproduktado. Antaŭe la Ruhr dumtempe estis en la 19-a jarcento la plej navigata akvovojo de Germanio. Ĉitempe tamen ŝipiro okazas nur sur la lastas 12 Ruhr kilometroj. Ĝia valo estas grava ripozejo por la aglomeraĵo Rejn-Ruhr.
La meza forflukvanto de la Ruhr en ĝia malsupra fluo sumiĝas je la nivelmezurilo Mülheim 79 m³/s; tiel la Ruhr estas rilate al akvokvanto la kvina flankrivero de la Rejno laŭ grando.
Enhavo |
[redaktu] Riverfluo
Paso de la Ruhr kun pli grandaj flankriveroj kaj la Ruhr-baraĵ-lagoj
[redaktu] Fonto
La Ruhr fontas en la Rothaargebirge en Hochsauerland ĉe la norda deklivo de la Ruhrkopf (696 metrojn super marnivelo) sur la Rejn-Weser-akvodislimo. Dum la Ruhr fluas okcidenten kaj finfine enbuŝiĝas en la Rejnon, la akvo de la nur mallongaj riveretoj, kiuj fontas ĉe la suda deklivo de la Ruhrkopf, fluas en la Orke. Tiu siaflanke fontas nur iom pli oriente ĉe la Reetsberg kaj komence fluas en okcidentan, sed tiam en orientan direkton en la Eder, kies akvo fluas tra la Fulda en la Weser.
La Ruhr-fonto situas ĉ. 674 metrojn alta, ĉ. 1,5 kilometrojn nordokcidente de Winterberg-Elkeringhausen, 3 kilometrojn nordoriente de Winterberg kaj 4 kilometrojn sudoriente de Nordhelle. Ekde 1849 ĝi estas ĉirkaŭata per masonaĵo. En marĉa tereno, ĉ. 20 metrojn supre de la enkadraj muroj, la unua Ruhr-akvo atingas la supraĵon.
[redaktu] Rivera paso kaj ĉeriveraj lokoj
Ekde la fonto ĝis la enbuŝiĝo la Ruhr fluas esence orient-okcidenten. Je tio ĝi estas ambaŭflanke limigata per montaraj ĉenoj de Rejnlanda Skistomontaro.
El la fontotereno ĝia akvo fluas unue norden laŭlonge de la B 480. Samdirekte ĝia akvo alfluas – okcidente preterpasanta la rokaron Bruchhauser Steine - la Naturparkon Arnsberger Wald, antaŭ kiu ĝi turniĝas okcidenten ĉe Olsberg. Malantaŭ Olsberg sekvas norde la sufiĉe alte elstaraj sudaj montoj de tiu naturparko, kiu etendiĝas ĝis en la valon de la rivero. Ene de la komunumteritorioj de Bestwig kaj Meschede la Ruhrakvo plu fluas laŭlonge de la A 46 okcidenten al Arnsberg, rezidejo de la regdistriktestraro.
Iom pli nordokcidente, inter Ense kaj Wickede, la rivero atingas la sudan flankon de la montara ĉeno Haarstrang, ĉe Wickede ĝi turniĝas okcidenten kaj ekde nun ĝi fluas okcidenten inter Haarstrang kaj la altaĵoj de la Sauerland preter Fröndenberg, Menden, Holzwickede, Iserlohn kaj Schwerte. Inter Menden kaj Fröndenberg la Ruhr formas laŭ iom longa etapo la interkomunuman limon. Sur la etapo antaŭ la Haarstrang la Ruhr jam lasis la plej grandan parton de la niveldiferenco malantaŭ sin. Ĉe Iserlohn la rivero ankoraŭ havas surmaran nivelon de 106 metroj.
La teritorio de Dortmundo etendiĝas sude ĉe la kruta deklivo de la Ardey-Montaro ĝis la Ruhr. La sudaj urbopartoj evoluis al preferataj loĝopejzaĝoj, tiel ankaŭ Syburg. Tie situas alte super la Ruhr tiu punkto, per kiu Dortmundo estis unuafoje menciita en la historio: la kastelo Hohensyburg. Je la kontraŭa suda riverbordo, sur la urboteritorio de Hagen enbuŝiĝas Lenne kaj Volme en la Ruhr. Kun la el la sudo venanta Lenne la Ruhr enprenas sian plej grandan flankriveron, per kiu sia meza forfluokvanto preskaŭ duobliĝas ekde 30 ĝis 55 kubometroj/sekundo. Tuj poste la Ruhr trapasas kun la Hengsteysee la unuan grandan baraĵlagon.
La centro de Herdecke troviĝas super meandro ĝuste inter la Hengstey- kaj la Harkort-lago, ĉe kies dekstra bordo situas Wetter. Por sia rekta situo ĉe la rivero la urbo Wetter kaj iom malsupre de la Ruhr la urbo Witten estis gravaj centroj de la frua industriigo de la Ruhr-regiono.
Ĉe la Harkort-lago la Ruhr grandspace kurbiĝas ĉirkaŭ branĉo de la Ardeygebirge, por finfine pluflui tra la suda Ruhr-regiono. En Bochum hodiaŭ elstaras ekde la malproksimo videble la Ruhr-Universitato sur la altaĵoj super la baraĵlago Kemnader See. Proksime de Hattingen ekde jarcentoj ponto transiras la riveron, kiu estas grava ero de la mezepoka komercovojo Hilinciweg. Nur en 2002 preskaŭ samloke oni konstruis novan ponton direkten al Bochum.
Ekde Bochum-Dahlhausen ĝis Asindo-Steele la Ruhr meandras kelktempe suden, poste refluas okcidenten ĉirkaŭ Essen-Überruhr tra la Baldeney-lago kaj preter la iam kiel monaĥejo Werden memstara Essen-Werden, returniĝante post la baraĵlago en Kettwig norden. La Asinda urboparto Kettwig havas multajn historiajn faktrabodomojn. La Ruhr-ponto de Kettwig unuafoje estis dokumentata en 1282. La sudaj urbopartoj de Asindo situas laŭlonge de proksimume 30 kilometroj ĉe la Ruhr.
Ĉe la historia travadejo de la mezepoka komercovojo Hellweg en Mülheim ĉe Ruhr, proksime de Kastelo Broich, la rivero atingas la Malsuprorejnlandan Malaltebenaĵon kaj ŝanĝas sian pason lastfoje en la okcidentan ĉefdirekton. Mülheim ricevas sian prestiĝon parte pro sia situo ĉe la Ruhr. Oberhausen havas per sia suda limo nur iom da kontakto al la riverbordo, antaŭ ol la Ruhr atingas Duisburg, kie ĝi pasas norde de la urbocentro.
[redaktu] Enfluejo
Post kiam la akvo de la Ruhr subiris ĉ. 160 pontojn, la rivero enbuŝiĝas post 221 kilometroj en la Rejnon ĉe Duisburg-Ruhrort sur ankoraŭ nur 17 metroj da marnivelo. La enfluejo de la Ruhr situas ĉe Rejnkilometro 780, kaj estas markita per la landmarko Rheinorange. Tiu ĉi 25 metrojn alta ŝtalplato, origine de iu ajn Kolonja skulptisto (ne de hejma ŝtaluzino!) oni starigis en 1992 en Duisburg-Neuenkamp.
[redaktu] Flankaj riveroj de la Ruhr
Flankaj riveroj de la Ruhr estas inter aliaj la Hille, la Neger, la Gierskoppbach, la Elpe, la Valme, la Nierbach, la Henne, la Gebke, la Wenne, la Wanne, la Röhr, la Möhne, la Hönne, la Baarbach, la Elsebach, la Lenne, la Volme, la Elbsche, Ölbach kaj Deilbach.
[redaktu] Geologia evoluo
Je la akvodislimo de la Rothaar-Montaro, kie naskiĝas la Ruhr, fontas kelkaj flankakvoj de la supra kaj meza Ruhr. La fonto de Namenlose [sennoma] ekzemple distancas nur ĉ. 1,5 kilometrojn de la Ruhr-fonto, por unuiĝi kun la Ruhr tra Neger malsupre de Siedlinghausen rande de la Rothaar-Montaro. Ekde la Ruhr-fonto ĝis la fonto de ĝia plej granda flankrivero, la Lenne, la distanco estas eĉ nur 8 klometrojn. La alta kresto de la Rothaar-Montaro dum la terhistorio plufaltiĝis kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas pli erozirezista ol la restaj regionoj de la ĉirkaŭa mezalta montaro, tra kiu la Ruhr kaj ĝiaj flankriveroj kondukas la akvon suden.
[redaktu] Graveco
De la Ruhr la Ruhr-Regiono ricevis ĝian nomon. La industriigo de la regiono ĉi tie komencis, ĉar en la 18-a jarcento la Ruhr estis elkonstruata kiel ŝipvojo. La karbotavoloj ĉie en la proksimeco de la rivero alsurfaciĝas kaj norden ĝi malleviĝas pli profunden sub la tersurfacon. Tiel la unuaj minejoj ekestis proksime de la Ruhr kaj poste migris norden, por elminigi karbon el pli profundaj kuŝejoj. Tiel la Ruhr-Regiono evoluis kaj migris pli kaj pli norden en direkto de la Emscher.
[redaktu] Historia fortikaĵlinio
La fluo de la Ruhr kaj ĝia valo parte kun krutaj deklivoj prezentas naturan barilon. Pro tiu strategie favora situo kaj por protekti la rivertransirejoj de la komercvojoj inter la Berga Lando en la sudo kaj la Hellweg-Zono en la nordo ĉe la deklivoj de la Ruhr-Valo ekestis multnombraj kasteloj kaj nobelarrezidejoj. La plej frue, fine de la 9-a jarcento konstruata Kastelo Broich utilis kiel barfortikaĵo kontraŭ la Vikingoj. Broich apartenas al la plej gravaj mezepokaj defendkonstruaĵoj de la malfrua Karolida epoko en la Ruhr-Regiono. Aliaj fortikaĵoj apartenis en la 13-a jarcento al la arkiepiskopejo Kolonjo, al la Graflando Mark, al la Duklando Berg aŭ al la Graflando Limburg.
Nuntempe uzataj aŭ konservitaj kiel ruinoj estas ekz. la Schloss Arnsberg; en Dortmund la Hohensyburg; en Hagen la Akvokastelo Werdringen; la Kastelo Wetter kaj la Kastelo Volmarstein en Wetter; Kastelo Steinhausen, la Kastelo Hardenstein, Rezidejo Witten kaj Rezidejo Herbede en Witten; la Akvokastelo Kemnade, la Kastelo Blankenstein kaj la Isenburg en Hattingen; la Kastelo Altendorf kaj la Nova Isenburg en Asindo.
[redaktu] Industrihistorio
Jam antaŭ la Industria Revolucio en la Ruhr-Valo oni mastris plej diversajn metiojn kaj produktadojn kiuj bezonis por sia funkciado akvon aŭ akvoenergion. En Mülheim ĉirkaŭ la jaro 1650 evoluis la ledoproduktado, kiu en la jaro 1920 kulminis per 50 fabrikoj. Ankaŭ en la iam memstaraj urbetoj Kettwig kaj Werden ekde la komenco oni vivis apud kaj kun la rivero. La Deilbachhammer en Kupferdreh estas atestaĵo de antaŭindustria ferprilaboro ĉe flankrivereto de la Ruhr. Dum jardekoj la Henrichshütte en la Ruhr-Valo dominis la ekonomio de Hattingen. Nun la malnovaj altfornoj estas parto de la Vestfalia Industrimuzeo. La itinero de la Industrikulturo sin dediĉas al la temo industrihistorio de la Ruhr
La transigo de la rivernomo de la Ruhr al la aglomeracio „Ruhr-Regiono“, kiu hodiaŭ plejparte situas norde de la Ruhr, estis ligita al la historia evoluo de la industriigo kaj speciale kun la nordenmigrado de la karbominado. Tiu komence estis facile fareble en la Ruhr-Valo, ĉar tie la karbohavantaj tavoloj aperas el la tero. Krome oni povis antaŭenpeli la elkarbonigon per mingalerioj kaj sen ŝaktoj. Mülheim, Witten aŭ Wetter ĉe Ruhr estis centroj de tiu ĉi frua industriigo apud la Ruhr. Do sub la nomo "Ruhr-Regiono" oni komence komprenis la industriigitan regionon ĉe la meza kaj malsupra Ruhr.
En la dua duono de la 19-a jarcento la minado atingis la Emscher-Regiono. Tiam la tekniko jam estas tiel progresinta, ke oni povis atingi la karbon kuŝan tie pli profunde sub dikegaj kovrotavoloj. Jam dum la frua 20-a jarcento oni uzis la nomon Ruhr-Regiono por la tuta industriregiono norde de la Ruhr, kiu tiam troviĝis en fazo de rapida ekonomia kresko. Ekde ĉ. 1930 Ruhr-Regiono estis tia aglomeracio ekestinta kaj stampita per minindustrio, kian ankoraŭ ĉitempe imaginas eksterregionanoj.
Nuntempe la tutan regionon inter Ruhr kaj Lippe, kiu estas karakterizata de iama karbominado oni difinas kiel „Ruhr-Regiono“ La nomo estas strete ligita kun la limoj de la Regiona Ligo Ruhr resp. ties antaŭulaj organizoj.
[redaktu] Transportvojo Ruhr-Valo
[redaktu] La Ruhr kiel akvovojo
La Ruhr estas konstruita kiel nacia akvovojo ekde la enfluejo supren ĝis Mülheim ĉe Ruhr tra la Ruhr-Shipiro-Kanalo. En Duisburg la Ruhr estas ligita supre de la Ruhr-Vejro per kanalo kun la Rejn-Herne-Kanalo. Ekde Mülheim kontraŭflue ĝis Essen-Rellinghausen ĝi estas navigebla kiel Landa Akvovojo por shipo kun maksimuma enmerĝiĝo de 1,70 metroj, longeco de maksimume 38 metroj kaj larĝeco de ĝis 5,20 metroj.
Signifon por la transporto akiris la Ruhr en la 18-a jarcento pro la karbo. En 1770 la Prusa registaro sub reĝo Frederiko la 2-a do iniciatis studon pri ebla prikonstruo de la Ruhr, kiu realiĝis inter 1774 kaj 1780. El tiu epoko originas la 16 kluzoj, sprondigoj kaj la haŭlovojo hodiaŭ multfoje uzata kiel biciklo- kaj piedirvojo.
Antaŭe la Ruhr estis denature navigebla nur inter la enfluejo de la Ruhr ĉe Ruhrort kaj Mülheim ĉe Ruhr. Ekde la 14-a jarcento ŝipoj el Duisburg, Ruhrort und Mülheim navigis la malsupran riverfluon. Nur la karbominejoj en la najbareco de Mülheim profitis de tiu malmultekosta transportvojo. En Mülheim ekestis la unua karbostokejo de la Ruhr-Regiono, konektataj per la Rauendahl-aj puŝvojoj al la etminejoj. Ekde ĉ. 1750 ĉi tie la Ruhr estis sisteme uzata kiel transportvojo por la karbo en la Rejnlandon. La minejoj de Werden devis transporti sian karbon tra Kohlfurt al Solingen kaj Wuppertal -Cronenberg.
Post la finkonstruo de la Ruhr,do en la jaroj inter 1780 kaj 1801 ŝipoj veturis sur la Ruhr kontraŭflue ĝis Fröndenberg-Langschede. En la malgranda haveno de Langschede estis ŝarĝataj greno el la ĉirkaŭaĵo kaj salo el la salfarejo Königsborn. La nun grave plifaciligita karbotransporto en la Rejnlandon siavice plialtigis la demandadon. Ekde meze de la 19-a jarcento tamen la transporto pli kj pli transiĝis al la fervojo, tiel ke la Ruhr iĝis neinteresa por la frajtotrafiko kaj ĉesis supre de Mülheim.
Ĉe la enfluejo en Duisburg-Ruhrort kun la havenoj de Duisburg-Ruhrort ekestis la plej granda enlanda haveno de Eŭropo.
[redaktu] Ĉeruhra stratotrafiko
Dum la Ruhrtalbahn plejofte havas sian traceon je la maldekstra bordo de la Ruhr, la kontraŭa bordo estas uzata por la aŭtotrafiko. Ekz. inter Bestwig kaj Wickede pasas la aŭtostratoj A 46 kaj A 445 esencaparte laŭrivere, inter Wetter kaj Witten estas la nacia strato B 226. Ĉe la lago de Kemnade inter Bochum kaj Witten pasas la A 43 rekte je la rando de la lago, proksime de Essen-Heisingen estas la B 227. La aŭtostrato A 52 transiras la Ruhr per la plej granda Ruhr-vala ponto ĉe Mintard. La nacia strato B 51 estas la moderna varianto de la konekto trans la Ruhr-ponto inter Hattingen kaj Bochum.
[redaktu] Energiliveranto
La Ruhr estas utiligata kiel energiliveranto ekde la komenco de la elekrizado. Ekz. estas multnombro de privataj kaj komunumaj akvoenergiaj centraloj, plejofte fluakvaj centraloj kiel en Wiemeringhausen, Olsberg, Nuttlar, Alfert, Velmede, Eversberg, Heinrichsthal, Stockhausen, Freienohl, Wildshausen, Arnsberg, Fröndenberg, Schwerte/Westhofen, Wetter kaj Witten. En Herdecke staras la granda pumpstora centralo Koepchenwerk en relativa najbareco al la fluakvo centralo Hengstey. La tuta finkonstrua povumo de la akvocentraloj sumiĝas je 85.000 kilovatoj. Krome oni uzas la Ruhr-akvon ankaŭ kiel fridigoakvo por vaporcentraloj fajrigataj per karbo.
[redaktu] Historia industririvero
Sekve de la industriigo en la 19-a jarcento la Ruhr estis ege ŝarĝata per enfluigo de poluakvo el industrio, minado, agrikulturo kaj loĝejoj. Mallonge antaŭ la Unua Mondmilito la Monastera zoologo August Thienemann karakterizis la riveron jene: "... brunnigra saŭsaĉo, kiu forte odoras je cianida acido, enhavas neniun spuron da oksigeno kaj estas absolute morta" (August Thienemann, 1911)
Samtempe Karl Imhoff starigis ĉe la Emscher-Kooperativo sian „ekspertizo pri la pureckonservado de la Ruhr". Tiu ellaboraĵo de la pioniro de la poluakvopurigado estis la bazo por la Leĝo pri la Purecokonservado de la Ruhr, jam ediktata en 1913. Plia sekvo estis la formado de la Ruhr-Ligo, kies aferojn direktis Imhoff ekde 1922 ĝis sia eksoficigo fare de la nazioj en 1934. Tasko de la Ruhr-Ligo estas ĝis hodiaŭ la akvokvalita mastrumado, i.a. kun la celo garantii la trinkakvoproduktadon en la areo de la Ruhr. Entute la rivero ricevis pro ties agado jam longe antaŭ aliaj riveroj en aglomeraĵoj bonan staton de biologia akvokvalito.
En 1943 la akvobaraĵo de la Möhnesee estis parte krevigata per bombo. La torento tiam eĉ en Asindo kaŭzis gravajn detruojn, 1200 homoj mortis. La torento propagiĝis laŭlonge de la rivero, ĉar la Möhne estas alfluo de la Ruhr.
[redaktu] Akvomastrumado
La Ruhr estas meandra rivero, kiu en sia supra parto en la montareca Hochsauerland unue estas rigardebla kiel rivereto, tamen per siaj alfluoj finfine iĝas la kvine granda flanka rivero. La rilato de alta- al malalta akvo situas je 1:500, kiu klariĝas el la preskaŭ nura pozicio de la akvokolekta baseno de la Ruhr en la Rejnlanda Skistomontaro. Ties grundoj kapablas absorbi nur malmultege da akvo. Pluraj akvobaraĵoj ĉe flankaj riveroj de la Ruhr en la Sauerland servas por la produktado de trinkakvo samkiel malgrandkvante la forfluoreguligo. Kvin Ruhr-akvobaraĵoj inter Dortmundo kaj Asindo havas same malmultan signifon por la altakvoprotekto kaj estas prefere partoj de la ampleksa sistemo por la akvoproduktado.
Pro la antaŭe menciita geomorfologia pejzaĝo la akvokolekta baseno de la Ruhr plejofte situas sude de ĝi, kaj la akvodislimo al la Emscher-riversistemo alligiĝas en malgranda distanco rekte en la nordo. Inkluzive siajn flankajn riverojn ĝia akvokolekta baseno situas preskaŭ komplete en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (4.481 von 4.485 km²) kaj malgrandparte en Heslando. kiel parta akvokolekta baseno la tuta riveristemo de la Ruhr apartenas al la akvokolekta baseno de la Rejno.
[redaktu] Trinkakvoproduktado
En la rekta akvokolekta baseno de la Ruhr vivas ĉ. 2,2 milionoj homoj, kiuj ricevas sian trinko- kaj uzakvon el ĝi. La akvo estas filtrata en la gravelo kaj sablo de la fluejo kaj enmetata por la riĉigo de la subtera akvo. Krom tiu ĉi proceduro ankaŭ ekzistas putoj por la ekstraktado de bordofiltraĵo kaj subtera akvo sen pliriĉigo. Entute ekzistas akvoproduktaj instalaĵo de 20 akvodistribuejoj. La ekstraktado, traktado kaj provizo de trinkakvo ĉe la Ruhr estas realigata i.a. de la entreprenoj Gelsenwasser AG, Wasserwerke Westfalen GmbH, Wassergewinnung Essen GmbH kaj Wasserbeschaffung Mittlere Ruhr GmbH. 15 entreprenoj de la publika akvoprovizado ĉe la Ruhr sin organizas en la kooperativo de la akvodistribuejoj ĉe la Ruhr.
Ok retropumpstacio apud la akvobaraĵoj retropumpas la akvon por garantii sufiĉan akvonivelon por la akvoekstrado:
- Duisburg
- Raffelberg
- Kahlenberg
- Kettwiger See
- Baldeneysee
- Spillenburg
- ĉe la Wasserkraftwerk Horster Mühle, Essen-Horst
- ĉe la Schleuse Dahlhausen, Bochum-Dahlhausen
Entute ĉiun jaron oni produktas ĉ. 510 milionojn kubajn metrojn da trinkavo. El la apudaj areoj de la Ruhr oni transportas akvon tra tuboj ankaŭ en la riversistemojn de Emscher kaj Lippe, tiel ke la Ruhr entute provizas ĉ. 5,2 milionojn homojn per akvo. Responda estas la Ruhr-Ligo.
Jam en la regiono ĉirkaŭ Fröndenberg la Ruhr estas ege utiligata por la trinkakvoprovizado. Ekde tie oni elprenas akvon, por provizi grandajn partojn de la orienta Ruhr-Regiono per akvo.
[redaktu] Akvokvalito
La akvokvalito de la rivero hodiaŭ rangas plejparte je la akvokvalito kategorio 2. En la fontregiono ĝi eĉ atingas la plej altan kategorion 1. Nur en malmultaj riverpartoj oni difinas la kategorion je 2-3. Somere 2006 perfluorigitaj tensidoj troŝarĝis la akvon de la Ruhr. Ili originas el kontaminitaj sterkaĵoj, kiuj estis disportitaj sur la agrojn en la akvokolekta baseno de la rivero. La ĉefan ŝarĝon enportas la alfluo Möhne. Sekve oni devas filtri la akvon per aktivkarbono por ricevi trinkakvon.
[redaktu] Ripozpejzaĝo
Kiu volas ekkoni belegan pejzaĝon, tiu trovas en la Ruhr-Valo plenan kontentiĝon, ĉar ĉio, kion povas ornami serenan pejzaĝon, estas kune trovebla ĉi tie ene de malmulthora piedirdistanco: plaĉa valo, ĉirkaŭata per serenaj montoj, kavalirokasteloj kaj ruinoj, fekundaj kampoj kaj bonodoraj herbejoj kaj dum tio metia diligenteco kaj komerco. J. F. Wilhelmi, 1828
La Ruhr-Valo estas grava ripozejo speciale por la Ruhr-Regiono. La riverbordojn plejparte estas senĝenataj de industrio kaj surkonstruado. Laŭlonge de la bordoj sur la malnovaj haŭlopadoj pasas biciklo- kaj piedirvojoj. Etape sur la Ruhr trafikas ekskursoŝipoj. Tiurilate menciinda estas la Ruhr-Baraĵlagoj Hengsteysee, Harkortsee, Kemnader See, Baldeneysee kaj Kettwiger See samkiel la urbo Mülheim ĉe Ruhr, kies Wasserbahnhof (akvostacidomo) estas elirpunkto de la ekskursoŝiparo Weiße Flotte (MVG). Sur la Kemnader See trafikas pasaĝerŝipoj inter la vejro Kemnade kaj la ponto Lakebrücke ĉe la Ruhr supre de la lago en Witten-Herbede.
Sur la rivero kaj la baraĵlagoj oni sportas sur aŭ apud la akvo. Multaj kanu- kaj remboatasocioj setlas ĉe la riverbordoj. Ankaŭ velboatoj kaj luataj boatoj trafikas sur la akvo. Biciklantoj, piedirantoj kaj rulŝuumantoj uzas la bone pavimentitajn ĉebordajn vojojn. La Ruhr plue ne estas naĝoakvo, tamen multaj homoj senprobleme naĝas en la akvo, precipe supre de la Lenne-Enfluejo, kie ne estas tro da malpura akvo. Laŭlonge de la Ruhr la ĉ. 240 kilometrojn longa Ruhr-Altaĵo-Vojo de la marŝantoasocio Sauerländischer Gebirgsverein gvidas marŝantojn ekde la fonto ĝis la enfluejo.
Jam frue la Ruhr estis ripozejo de mallonga distanco kaj la altejoj super la rivero loĝtereno de la riĉa klaso. Tiel ekz. en 1873 la industriisto Alfred Krupp starigis sian Villa Hügel sur la altaĵoj super la Ruhr en la sudo de Asindo.
Ekde aprilo 2006 la bone priŝildigata Ruhr-Vala biciklovojo kondukas trans 220 kilometroj ekde la fonto ĝis la enbuŝiĝo. Ĝi kondukas plejparte en proksimeco al la rivero sur la valofundo. Ekde printempo ĝis aŭtuno pramisto transriverigas la biciklistojn en Witten ĉe la kastelruino Hardenstein, se oni alvokas lin.
[redaktu] Bestaro
[redaktu] Fiŝoj
En la meza kaj malsupra Ruhr nuntempe vivas 28 diversaj specoj de fiŝoj kaj senmakseluloj samkiel supera kankrospeco, la riverkankro (Oronectes limosus). En la supra paso de la Ruhr ekzemple troveblas trutoj, poste gobioj, barbioj, ezokoj, en la malsupra paso finfine ekz. bramoj, tinkoj kaj karpoj. Januare 2000 en la fiŝkluzo Mülheim-Kahlenberg oni malkovris riverajn petromizojn (Lampetra fluviatilis), specon rigardatan ĝis tiam kiel formortinta. Ĉe Wetter antaŭ kelkaj jaroj oni reloĝigis la lojton. La en rivero denature supozeblaj longdistancaj migruloj kiel salmo, alozo, sturgo kaj maraj petromizoj mankas en la Ruhr, ĉar la migrovojoj de tiuj speco estas interrompitaj per vejroj. Tion ŝanĝu la koncepto pri la apud-Ruhr-aj herbejoj dum la venontaj jaroj. Oni intencas preteri la vejrojn per fiŝsuprenirejoj.
[redaktu] Birdoj
Supozenda estus tipa elekto da birdoj de apudriveraj herbejoj. Multnombraj natur- kaj birdoprotektejoj en la Ruhr-valo proponas al la birdaro bbonan evolubazon. Fakte apud la Ruhr kaj ties baraĵlagoj troveblas alcionoj, grizardeo, diversaj anasospecoj, grizansero kaj aliaj sovaĝaj anseroj, mutaj cignoj, bordhirundoj, kormoranoj, ridmevojj, tufgreboj, malgrandaj greboj, nigraj fulikoj kaj merĝoj.
[redaktu] Literaturo
- Naturschutzzentrum Märkischer Kreis e. V. (Hrsg.): Die Ruhr - Elf flussbiologische Exkursionen. Martina-Galunder-Verlag, Wiehl 1998, ISBN 3931251357
- Gustav Adolf Wüstenfeld: Die Ruhrschiffahrt von 1780 bis 1890. G. A. Wüstenfeld, Wetter (Ruhr) 1978. ISBN 392201402X
- Christoph Schmitz: Die Ruhrbrücken. Von der Quelle bis zur Mündung zwischen Einst und Jetzt. Ardey-Verlag 2004. ISBN 3-87023-311-7
- Harald Polenz: Von Grafen, Bischöfen und feigen Morden. Klartext-Verlag, Essen 2004. ISBN 3898612600
[redaktu] Ligiloj
- www.ruhr.nrw.de
- LÖBF-Informationssystem Die Ruhr
- Blickpunkt Ruhr, private Site mit touristischen Hinweisen;
- Das Schulprojekt Lebensraum Ruhr
- Ruhrtal à la Karte
- Website des Ruhrverbands
- Bildergalerie Ruhr (Wikipedia)
- Wasserwerke Westfalen - Trinkwasser aus dem Ruhrtal, u.a. mit einer Animation zur Trinkwassergewinnung
--Longharulo 11:32, 15. Jan 2007 (UTC)