Henri Bergson
El Vikipedio
Henri Bergson naskiĝis en la 18-a de oktobro 1859 en Paris kaj mortis en la 4-a de januaro 1941. Li estis franca filozofo, kiu ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1927. Lia plej famaj verkoj estas Le Rire (La rido) kaj Matière et Mémoire (Materio kaj Memoro).
Henri Bergson, precize Berekson estis filo de pola Judo kaj i irlanda Judino. Patro estis genia muziko- unu el plej bonaj lernuloj de Fryderyk Chopin. Post solida memedukado kaj laboro en multaj liceoj Bergson komencis verki siajn solvojn filozofikajn. Li estiĝis profesoro de Collège de France kaj li estis elektita por Académie des sciences morales et politiques. Li kreis sian unikan sistemon filozofikan- plej grava estas tie ontologio.
Bergson ĉerpis multe de neracionalistoj slavaj (mesianismo, slava fenomenologioj, slava heglismo- ekz. Lev Ŝestov). Lia filozofio havas karakteron ekzistencialan. Laŭ li oni ne povas koni eston laŭ ĝia esteco, sed laŭ ĝia esenco. Tiu esenco estas mema forto vitala- élan vital. Tiu esenco estas vera pruvo por esteco. La manieroj por koni eston estas laŭ intuicio, tial sistemo de Bergson estas nomita intuiciismo. Tiu filozofio estas do ankaŭ certa dialektiko- la rega elemento de mondo ne estas esto, sed elan vital- la interna, kaŝa formo de movo kaj ago de esto. Tial ĉia filozofado laŭ Bergson komencas de la sentado. Ĝi estas do neracia formo de empirismo apogita sur fenomenologia dialektiko. Malakordantoj opinias, ke elan vital aŭ simple ne ekzistas, aŭ oni ne povas ĝin koni. Se oni povas ĝin koni, oni ne povas tamen ĝin esprimi. La teorio de Bergson do falas pro manko de pruvoj.
La plej granda ilustranto de tiu filozofio estis poeto Bolesław Leśmian, kiu estiĝis fama de kreado multajn neraciajn mondojn, personojn. Lia lingvo estas perfektigita per neologizacio. Leśmian tamen enfine malakordis kun Bergson kaj skribis poeziaĵojn pruvantajn siajn opiniojn.