Henri de Toulouse-Lautrec
El Vikipedio
Henri de Toulouse-Lautrec (24-a de novembro 1864 – 9-a de septembro 1901) estis franca pentristo, presartisto kaj ilustristo kies bildoj de bohemia kaj teatra vivo kaptis provokajn vidojn de vivo en Parizo dum la fino de la 19-a jarcento.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
[redaktu] Junaĝo
Henri Marie Raymond de Toulouse-Lautrec Monfa estis naskiĝita en Albi, Tarn en la Sudo-Pireneoj regiono de Francio, la unua infano de gegrafoj Alphonse kaj Adèle de Toulouse-Lautrec. Ili estis aristokrata familio kiu lastatempe malriĉigis, kaj suferis pro la efiko de endogamio de antaŭaj generacioj. La grafo kaj grafino estis unuaj gekuzoj, kaj Henri suferis multajn denaskajn sanproblemojn pro ĉi tiu tradicio de interedzigo. Pli juna frato de Henri estis naskigita 28-an de aŭgusto, 1867, sed mortis la postan jaron.
[redaktu] Deformo
Je 14-jaraĝo kaj 15-jaraĝo, Henri rompis sian dekstran kaj maldekstran femurojn. La rompoj ne resanis ĝuste kaj siaj gamoj ĉesis kreski, tial dum adoltaĝo li altas nur 1.5 metrojn, havanta plenkreskitan torson, sed infan-kreskitajn gambojn.
Pro li fizike maleblas partopreni plejparton de ŝatokupoj ĝuataj de samaĝaj viroj, Toulouse-Lautrec dediĉis sin mem al arto. Li estiĝis grava post-impresionisma pentristo, sececio-stila ilustristo, kaj litografisto. Li registris en siaj verkoj multajn detalojn de la frua 19-a jarcenta bohemianismo en Parizo. Toulouse-Lautrec ankaŭ kontribuis plurajn ilustraĵojn al la gazeto Le Rire dum la meza 1890-aj jaroj.
[redaktu] Parizo
Li estis deklarita esti "la animo de Montmartre", la pariza kvartelo kie li loĝis. Liaj pentraĵoj portretas vivon ĉe la Moulin Rouge kaj aliaj kabaretoj kaj teatroj en Montmartre kaj Parizo, kaj en la bordeloj kiuj li aliris. Du de la famuloj li portretis estis kantistino Yvette Guilbert, kaj Louise Weber konata kiel La Goulue, dancisto kiu kreis dancon "Kankano".
Toulouse-Lautrec instruis pri pentrado al Suzanne Valadon. Ŝi estis pozistino de Henri, kaj verŝajna ankaŭ lia amorantino, de kiu li eble ricevis sifilison.
Li estis alkoholulo dum plejparto de sia plenkreska vivo, kaj li estis enmetita en mensa sanatorio nelonge antaŭ sia morto. Li mortis de komplikaĵoj pro alkoholismo kaj sifiliso ĵus antaŭ sia 37-a naskiĝtago, ĉe la familia bieno en Malromé. Li estas enterigita en Verdelais, Gironde, apude de kelkaj kilometroj de lia naskiĝejo. Verŝajne lia lastaj vortoj estis "Vieil imbécile!" ("Maljuna idioto!") pri sia patro, kiu estis kun Henri.