Horní Suchá
El Vikipedio
Horní Suchá estas vilaĝo situanta sur teritorio de la eksa Teŝina princlando. Geografie ĝi troviĝas inter urboj Karviná, Havířov kaj Český Těšín, en proksimeco de limoj kun Pollando. Sub la vilaĝo troviĝis, hodiaŭ jam plejpare minitaj, provizoj de nigra karbo, kies minado tre influis evoluon de Horní Suchá.
[redaktu] Historio
La nomo de vilaĝo Horní Suchá (en traduko Supra Seka) unuafoje aperas en la jaro 1305. La deveno de la nomo de vilaĝo ne estas ĝis nun klarigita, estus bele kredi al popola mito, laŭ kiu staris sur hakejo soligita seka pino kaj tiu ĉi loko ricevis nomon Suchá Polana. Kiam la pino pro klimataj influoj falis, homoj bruligis ĝin kaj fine de la 12-a jarcento ekloĝis kaj ili nomis ĝin Suchá (Seka).
En la dua duono de la 19-a jarcento estis en la vilaĝo fondita vilaĝa oficejo kaj per tio estis propre simbole kaj fakte konfirmita la historia ekzistado de Horní Suchá.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |