Petrovice u Karviné
El Vikipedio
Petrovice u Karviné estas vilaĝo en distrikto Karviná. Ĝi situas ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Petrovice u Karviné konsistas el kvar partoj: Petrovice, Dolní Marklovice, Závada kaj Prstná. Dum la evoluo tiuj ĉi partoj estis kelkfoje kunigitaj kaj denove memstarigitaj. Nuntempan aspekton ĝi havas ekde februaro de 1952. Norde ĝi limas kun komunumo Godów, oriente kun komunumo Zebrzydowice, ambaŭ en Pollando, sude kun Karviná kaj okcidente kun vilaĝo Dětmarovice.
Tra Petrovice trafluas tri riveroj - Šotkůvka en Prstná, Petrůvka, trafluanta tra ĉiuj partoj de la vilaĝo krom Prstná kaj Olše, en kiun en parto Závad enfluas Petrůvka.
Por Petrovice estas tipaj fiŝlagoj. La vilaĝo estas konata kiel fervoja nodo de eŭropa signifo. Krom fervoja lima transirejo estas ĉi tie ankoraŭ du landvojaj transirejoj en Pollandon, nome en Dolní Marklovice kaj en Závada.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |