Český Těšín
El Vikipedio
Noto: Ne konfuzu la urbon kun la pola urbo Cieszyn. Ambaŭ partoj (Český Těšín kaj Cieszyn) kreas unu urbon, unu parto estas la ĉeĥa kaj la alia la pola.
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
Český Těšín estis avancigita je urbo en la jaro 1292, sed jam ekde la jaro 1154 ĉi tie estas menciata burgo en la pola bordo de rivero Olše. En la urbodomo estas memortabulo pri agadinta ĉi tie Jiří Třanovský (1592 – 1637), kiu estis evangelia predikanto, eldoninto de memorinda kantaro Cithara Sanctorum (70 eldonoj) kaj aŭtoro de multnombraj religiaj kantoj. Slovaka verkisto Ján Kalinčiak ĉi tie estis direktoro de evangelia gimnazio. Romanoj de verkisto František Sokol-Tůma „Na kresách“ kaj de František Sláma „Černá kněžna“ ĉerpas temon el Těšín-regiono. En la urbo estas poligrafia industrio, sekvanta produkt-tradiciojn de presejo el la jaro 1806. La urbo havas Patrujgrafian instituton de la silezia historio kaj ĉi tie havas sidejon ankaŭ distrikta patrujgrafia muzeo. En la urbo estas frekventataj limpasejoj, ĉar la trafluanta rivero Olše estas ŝtatlimo kaj ĝi apartigas la urbon en du partojn – sur la unua bordo situas la ĉeĥa parto Český Těšín kaj sur la alia jam la pola urbo Cieszyn.
La blazono de la urbo prezentas duturan kastelon kun malfermita pordego, super kiu ŝvebas flava aglo.
[redaktu] Statistiko
Český Těšín havas, laŭ statistiko de 2003-12-31, 25.891 loĝantojn, el kiuj 12.607 estas viroj kaj 13.284 estas virinoj. Inter la daŭraj loĝantoj troviĝis en 2003 ĉirkaŭ 600 eksterlandanoj, plejparte poloj (496) kaj slovakoj (72). La areo de la urbo estas 3.380,85 ha.
[redaktu] Historio
Český Těšín kaj Cieszyn estis unu urbo (Teŝino) ĝis la fino de la unua mondmilito.
La urbaj privilegioj de Teŝino estis agnoskitaj en 1290. Ĉirkaŭ ĝi situis samnoma duklando, kiu apartenis al Silezio kaj ek de 1298 agnoskis superecon de la bohemiaj reĝoj. Kiam la agnata (vira) devenlinio de la dukoj ĉesis en 1625, ĝi iĝis rekta kronlando bohemia.
En 1766 princo Alberto de Saksujo edziĝis kun filino de Maria Teresia, kiu ricevis la duklandon kiel doton.
Je la 13-a de majo 1779 Maria Teresia kaj Frederiko la 2-a tie ĉi subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la bavaran hered-vican militon.
En 1822 ĝin ricevis arkiduko Karlo, en 1895 lia nevo arkiduko Frederiko.
Post la unua mondmilito, en 1919, Ĉeĥio armee okupis la regionon. En 1920 la rivero Olše estis fiksita kiel limo, kaj la kvartalo Saska Kępa fariĝis la urbo Český Těšín.
En 1938 Pollando rericevis la regionon rezulte de la munkena interkonsento, sed en 1939 germanoj okupis ĝin kaj aldonis ĝin al Supra Silezio. Fine de la dua mondmilito en 1945 la limoj de 1920 estis restarigitaj.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Ekstera ligo
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Karviná | |
▼ | |
Albrechtice ~ Bohumín ~ Český Těšín ~ Dětmarovice ~ Dolní Lutyně ~ Doubrava ~ Havířov ~ Horní Suchá ~ Chotěbuz ~ Karviná ~ Orlová ~ Petrovice u Karviné ~ Petřvald ~ Rychvald ~ Stonava ~ Těrlicko | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |