Hungaraj familiaj kaj personaj nomoj
El Vikipedio
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj
La dek kaj duono da milionoj da loĝantoj de Hungario dividas inter si 360 mil familiajn nomojn. Troviĝas nomo, kiun gardas nur unu familio, eĉ nur unu persono, sed troviĝas ankaŭ tiaj nomoj - laŭ nia ĉiutaga sperto -, kiun deklaras sia pluraj dekmiloj da homoj.
La plej ofte uzata familinomo en Hungario estas NAGY (nadj = granda) - antaŭanta nur iomete la nomon KOVÁCS (KOvaĉ' = forĝisto). Se ni fiksas la nombron de la portantoj de la nomo NAGY kiel 100-on, la ofteco-indico de la homoj portantaj la saman familian nomon varias laŭ la ĉi-sekvaj: KOVÁCS (KOVÁCH,KOVÁTS) 98
SZABÓ (SAbo' =tajloro) 90
TÓT(H) (tot' = slovako) 88
HORVÁT(H) (HORvat'=kroato)77
KIS(S) (kiŝ =malgranda) 63
VARGA (VARGHA) (=ŝuisto) 56
MOLNÁR (MOLnar' =muelisto) 48
NÉMET(H) (=germano) 42
FARKAS (farkaŝ = lupo) 32
La lokon de la listopintulo (tiun de NAGY) minacas nur la nomoj KOVÁCS, SZABÓ kaj TÓTH. Sed okulfrape estas, ke la simile oftaj MOLNÁR-oj troviĝas nur duone tiom multaj kaj FARKAS-oj nur trione tiom multaj ol la NAGY-oj.
Ne malpli interesa estas la ĉi-malsupra listo:
BALOGH (balog=maldekstramana) 28
TAKÁCS (TAKÁCH,TAKÁTS)(TAkaĉ'= teksisto) 25
PAP(P) (=pastro) 23
JUHÁSZ (JUhas' = ŝafisto) 21
MÉSZÁROS (MEsa'roŝ=buĉisto, viand(vend)isto) 21
GÁL (GAÁL,GÁLL) (gal'=franco) 20
SIMON (ŝimon = Simono) 18
FEKETE (FEkete = nigra) 16
SZILÁGYI (SIla'dji=Szilágy-ano) 16
SZŰCS (siĉ' = peltisto) 16
VERES(S) aű VÖROS(S) (vereŝ=ruĝa) 16
BALÁZS (BALaS) (BAlaĵ' =Blazio) 14
HEGEDŰS (HEGEDŐS) (HEgediŝ'; HEgedeŝ' = violonisto) 14
SZALAI (SZALAY) (SAlai=Zala-ano) 14
BÍRÓ{bi'ro' = juĝisto) 13
FEHÉR (FEher' = blanka) 13
FODOR (=krispa) 13
TÖRÖK (terek=turka, turko) 13
PINTÉR (PINter' = barelisto) 12
SZÉKELY (sekej = síkulo) 12
KOCSIS (koĉiŝ=koĉero) 11
LÁSZLÓ (LASlo' = Ladislao) 11
MAGYAR (madjar=hungaro,madjaro) 11
MÁRTON (=Marteno) 11
OLÁH (ola'=vlaĥo,rumano) 11
RÁC(Z) (rac' = serbo) 11
SOMOGYI (Ŝomodji=Somogy-ano) 11
BÁLINT (=Valenteno) 10
BOROS'(S) (boroŝ = vin(vendisto) 10
DEÁK (DEak'=studento) 10
FAZEKAS (FAzekaŝ=pot(far)iato) 10
FÜLÖP (FÜLEP) (Filep=Filipo) 10
HAJDÚ (HAJdu' = hajduko) 10
HALÁSZ (HAlaa' = fiŝisto) 10
KELEMEN (KElemen=Klemento) 10
KIRÁLY (Klraj' = reĝo) 10
LAKATOS (LAkatoŝ=aeruristo) 10
LENGYEL (lendjel = polo) 10
SÁNDOR (ŝandor=Aleksandro) 10
SÍPOS (ŝipoŝ=ŝalmisto) 10
SÓS (SOÓS) (ŝoŝ' = sal(vend)isto) 10
VAS(S) (vaŝ = fero) 10
Konsiderinda parto de la loĝantaro en Hungario povas deklari kiel sian unu el tiuj ĉi-supraj 13 familiaj nomoj. Apenaŭ troviĝas eĉ malgranda (20-30-persona) grupo aŭ komunumo (ekz.lernej-klaso), en kiu ne troviĝus du aŭ eĉ pli multaj personoj portantaj unu el la diritaj nomoj.
Iu parto de la nomoj aludas la devenlokon de ĝia portanto,ekz. SZILÁGYI (el Szilágy), SZÁLAI (el Zala), SOMOGYI (el Somogy). Aliaj estas interrilatigeblaj kun metio-nomoj,ekz. SZABÓ(=tajloro),VARGA (=ŝuisto), TAKÁCS (=teksisto), MÉSZÁROS (=buĉisto,viandisto),JUHÁSZ (=ŝafisto) k.a. Pluraj nomoj koncernas korpajn propraĵojn;tiuj estas nomoj signifantaj la koloron de la hararo aŭ haŭto,au ĝian vileconx ekz. FEHÉR (=blanka), FEKETE (=nigra), FODOR (-krispa), VERES (VÖROS) (=ruĝa). Ankaŭ pri aliaj korpaj propraĵoj aludas 13 nomoj KIS (-malgranda), NAGY (=granda),, BALOGH (=maldsketramana). Kiam ankoraŭ per la baptonomoj konis aŭ vokis la vilaĝanoj unu aliajn, la nomon KIS iu ricevis, ĉar li estis malaltstatura, pli juna au pli malriĉa ol NAGY havanta la saman baptonomon. La praulo de la portanto de tiu ĉi lasta nomo iam estis pli grandkorpa, pli saĝa au pli riĉa ol aliaj loĝantoj de la vilaĝo. Ĉar la plejparto de la hungara popolo estis malaltstruktura kaj ili vivtenis sin en malriĉeco, la personojn kun malsimila propraĵo okulfrapa oni nomis 1aŭ tio. BALOGH estis nomataj ĝenerale la maldekstramanuloj. Oftaj estas inter la hungaarj nomoj, la familiaj nomoj aludantaj naciecon: HORVÁTH (=kroata), NÉMETH =germana), TÖRÖK (=turka), RÁCZ (=serba), OLÁH (=vlaĥa,rumana), MAGYAR (=madjara, hungara), LENGYEL (=pola), TÓTH (slovaka). Estas menciinde, ke antaŭ pli longa tempo ne nur slovako estis nomata "tát", sed ankau kroato kaj sloveno.
Unu el la plej oftaj personaj nomoj estas la ricevo de la patra nomo; tio estas kutima ĉefe en Transilvanio: SIMON, LÁSZLÓ, KELEMEN, SÁNDOR, BALÁZS, BÁLINT kaj aliaj. Sed estas interese, ke la plej ofte uzataj baptonomoj (István -ISTvan'=Stefano, József joĵef=Jozefo, János - janoŝ=Johano, György -djerdj=Georgo) - escepte de László -LAS1o=Ladislao, kaj Sándor -ŝandar=Aleksandro - surprize malofte troviĝas kun sia plena formo,kiel familia nomo, ĉar ĝuste pro sia ofta troviĝo ili malpli bone taŭgas identigi senerare personon.
Malsimile de multaj lingvoj la familia nomo en la hungara antaŭas la baptonomon, ĝi kvazaŭ "enkondukas",difinas la portanton de la nomo, kiun la baptonomo (persona nomo) plenigas per individua enhavo, ĝi familiigas. Ĉu kiuj estas la plej oftaj hungaraj baptonomoj? Plej populara virnomo estas István (IŜTvan'=Stefano). La plua vicordo (mil personoj) (1994): József (jo3ef = Jozefo) 446
László (LASlo'=Ladislao) 418
János (janoŝ = Johano) 380
Sándor (ŝandor=Aleksandro)267
Ferenc (= Francisko) 260
Zoltán (ZOLtan' _ "Sultano") 227
Gábor (= Gabrielo) 173
Lajos (lajoŝ = Ludoviko) 154
Imre (= Emeriko) 149
Sesdek el cent viroj portas unu el la ĉi-supraj dek baptonomoj; tri el dek viroj estas István, József aŭ László. Nia plej ofta virinnomo estas Mária (MÁria); 600 mil hungarinoj estas nomataj Mária. La sekva vicordo estas (mil personoj en 1994) Erzsébet (ERĵe'bet = Elizabeta) 456 Ilona (i'lona =Helena) 307 Katalin (KAtalin=Katarina) 256 Margit (=Margareta) 217 Éva (=Eva) 211 Anna 210 Julianna (JUlianna = Julia, Juliana) 189 Zsuzsanna (Ĵiĵanna=Suzana) 171 Irén (Iren' = Irena) 119
Rondcifere kvindek el cent hungarinoj ricevis unu el la ĉi-antaŭe listigitaj nomoj, de siaj gepatroj. La nomo Mária gvidinta tra jarcentoj (!) refalis en la duan lokon en la jaro 1970, inter novnaskitoj (malantaŭ Andrea), poste en 1990 ĝi falas en la 24-an lokon (tiam oni baptis plej multe da novnaskitaj bebinoj Alexandra - Aleksandra, Nikolett (Nlkolett), Anita (a'nita), Krisztina (KRIStina) kaj Katalin (KAtalin).
En Hungario la gepatroj povas elekti nomon por sia bebo el 4400 nomoj, por siaj bebinoj el 4900 nomoj. Fine de la lasta jarcento la plej oftaj virnomoj estis: József (= Jozefo)
István (= Stefano)
Ferenc (= Francisko)
János (= Johano)
Lajos (=Ludoviko)
Gyula (= Julio)
Károly (= Karlo)
Sándor (= Aleksandro)
Béla (t= Belo, Adalberto)
László (= Ladislao)
Kaj la plej popularaj virinaj nomoj: Mária (= Maria)
Erzsébet (= Elizabeta)
Margit (= Margareta)
Ilona (= Helena)
Anna (= Anna)
Júlia (= Julia)
Gizella (= Gizela)
Teréz (= Tereza)
Róza (= Roza)
Irén (= Irena)