Imperio Mali
El Vikipedio
La Imperio Mali estis okcident-eŭropa komerca imperio, kiu havis la orepokon en la 13-16-aj jarcentoj. La imperio situis okcidente de Fouta-Djallon-montaro, apud la supra fluo de Niger kaj evoluis el ŝtato Kangaba kaj ĝi estis fondita post ĉ. 1000 (laŭ tradicio). En la malfrua epoko de la praa Ganaa Imperio, la malinke-loĝantoj de Kangaba estis makleristoj en la orkomerco. La malinke-oj malamis la kruelan kaj sovaĝan regon de Sumanguru (ĉefo de susuoj), tiel ili ribelis. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Mali tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.)
Sundiata iĝis ekzemplo por liaj sekvantoj pro lia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero. Dum regado de Mansa Musa (1307–32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktu kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktu kaj Gao.
En la 14-a jarcento, la muslimaj komercistoj de Mali agadis fervore en tuta okcidenta afriko. Ĉ. 1400 ribelis Gao, en 1431 la tuaregoj okupis je Valata kaj Timbuktu. Sendependiĝis ankaŭ popolo de Takrur kaj ĝiaj najbaroj (ekz. volofoj), dum mosioj ekribelis.
La Imperio Mali ekde ĉ. 1550 jam ne estas grava ŝtato.