Internacia Kosmostacio
El Vikipedio
Internacia Kosmostacio | ||||
---|---|---|---|---|
|
La Internacia Kosmostacio ('ISS') estas projekto kunlabora de 6 landoj: Usono, Rusujo, Japanujo, Kanado, Brazilo kaj 11 landoj de Eŭropa Unio. La kosmostacio orbitas teron en alto de 360 km, kutime nomata Terproksima orbito, sed la alto varias pro atmosfera froto kaj relanĉetoj. La stacio malaltiĝas meze 100 metrojn ĉiutage. Ĝi orbitas teron en 92 minutoj; ĝis junio de 2005, ĝi orbitis 37.500 fojojn.
En kelkaj kampoj la internacia kosmostacio estas kunfandiĝo de antaŭe planitaj kosmostacioj, speciale Mir 2 de Rusujo, Space Station Freedom de Usono kaj la planita kosmostacio Columbus de Eŭropo; ĝi reprezentas konstantan homan ĉeeston en kosmo: ekde 2-a de novembro 2000 ĉeestas skipo da minimume 2. Kiam alvenas nova skipo, ĉeestas ambaŭ skipoj kaj pluraj vizitantoj.
Ĝin servas la kosmoŝipoj Kosmopramo, Sojuz kaj Progress. Ĝi ankoraŭ konstruiĝas, sed jam okazas multe da eksperimentado. Ĉi tiam la stacio havas spacon por skipo de 3. Ĝis nun, ĉiuj konstantaj skipanoj venas de usona kaj rusa programoj. Vizitis jam la kosmostacion multaj aliaj kosmonaŭtoj, eĉ de aliaj landoj kaj 2 kosmaj turistoj.
La nomo "Internacia Kosmostacio" (angle International Space Station, ruse Международная космическая станция; alilingvajn nomojn montras la intervikiaj ligoj) rezultis el kompromiso por fini malkonsenton pri taŭga nomo por la stacio. La unuan nomon ‘Kosmostacio Alfa’ malaprobis Rusujo, ĉar ĝi indikus, ke la stacio estas io fundamente nova, malgraŭ la ok sukcesaj sovetaj orbitantaj stacioj lanĉitaj antaŭ Internacia Kosmostacio. La rusan proponon ‘Atlant’ malaprobis Usono, ĉar Atlantiso estis legenda kontinento, kiu fiaske falis en maron. Usono plue malaprobis pro la simileco de la nomo al la nomo de ties orbitilo ‘Atlantis’.
Inter novembro 2000 kaj aprilo 2003 la stacion ĉiam okupis tri kosmonaŭtoj, kiuj alternis post po kvin ĝis sep monatoj. Post la fiasko de kosmopramo Columbia je la 1-a de februaro 2003 oni provizore haltigis la plukonstruadon de la stacio kaj reduktis la anaron al du. Malgraŭ la reiro de kosmopramo (Discovery) al kosmo en julio de 2005, la provizora halto daŭras.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: