Progress
El Vikipedio
Progress (ruse Прогресс = progreso) estas aŭtomata rusia kosmoŝipo ĉefe planita por liveri nutraĵon kaj alian kargon al kosmostacioj.
En la 1970-aj jaroj Progress servis la staciojn de serio Saljut, poste la rusan stacion Mir kaj la Internacian Kosmostacion.
Progress ne estas kapabla surteriĝi. Plenuminte sian taskon ĝi malaltigas sian orbiton por fine forbruli en la atmosfero. Ĉe tio ĝi povas kunporti rubaĵon el la provizita (kaj malprovizita) stacio.