Ioa
El Vikipedio
Greka Mitologio > Ioa
Ioa aŭ Io – helene Ἰώ – estis princino de la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Herakleo. La Bosforo, Ionio kaj la luno Ioo estas nomitaj laŭ ŝi.
Zeŭso havis multajn homajn amoratinojn, sed lia edzino, Hera, estis tre ĵaluza diino. Ioa estis unu el liaj amoratinoj kaj, por kaŝi ŝin de Hera, li transformis ŝin al blanka bovino. Sed Hera, kiu ne estis trompita, petis la bovinon kiel donacon. Hera gardigis Ioan de Arguso, la giganto kun cent okuloj (kvindek estis malfermitaj, kvindek estis fermitaj en dormo). Zeŭso sendis Hermeson por savi ŝin, kion li faris per la mortigo de Arguso. Hera donis la okulojn de Arguso al la plumaro de la pavo, birdo ŝatita de ŝi.
Hera tiam sendis tabanon por senĉese mordi Ioan, kiu ankoraŭ estis blanka bovino. La tabano pelis ŝin el Grekio, trans la Bosforon ("travadejo de la bovino") kaj tra Ionion ("lando de Ioa"). Dum la vojaĝo, ŝi renkontis Prometeon, kiu estis katenita al roko. Li antaŭdiris, ke ŝia vivo estos malfacila, sed post tempo ŝi alvenos al Egipto, denove fariĝos homo kaj havos filon por Zeŭso, Epafo.
Ŝia vivo estas rakontita de Esĥilo (Prometeo Nekatenita) kaj Ovidio.
Astronomio > Sunsistemo > Ioo
La jupitera luno Ioo estas nomita laŭ ŝi.