István Réti
El Vikipedio
István Réti estis hungara pentristo naskita en Hungario la 16-an de decembro 1872 en urbo Nagybánya (nun Rumanio), kaj mortinta la 17-an de januaro 1945 en Budapeŝto, Hungario. Unue lernis en Budapeŝto, poste de 1991 en la artistskolo de Simon Hollósy en Munkeno. En 1893 faris duonjarstudon en Parizo en Julian Akademio. Kune kun János Thorma faris preparojn por la malfermo de la Artistkolonio de Nagybánya. Post 1902 li estis unu el la estraranoj de libera artistskolo de Baia Mare. De 1923 fariĝis profesoro de la artaltlernejo en Budapeŝto kaj inter 1928 kaj 1935 estis ties rektoro. Li verkis ankaŭ artteoriajn kaj estetikajn studojn: Alkotó művészet (1944), A nagybányai művésztelep, aperinta en (1954).