Johan Hammond Rosbach
El Vikipedio
Norvega esperantisto
Johan Hammond ROSBACH [JuHAN HAMon ROSbak] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1921, mortis la 7-an de septembro 2004) estis norvega verkisto kaj esperantisto, Honora Membro de UEA.
Johan Hammond Rosbach naskiĝis en Tingvoll, Møre og Romsdal. Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en Kristiansund en 1938 kaj jam la postan jaron iĝis la prezidanto de la tiea klubo. Li iĝis kursgvidanto kaj agemulo en la movado.
Li estis malliberigita dum la germana okupado de Norvegio. En 1947 li ekstudis latinon kaj aliajn lingvojn en Oslo kaj fariĝis prezidanto de la Esperanto-klubo tie. La saman jaron li membriĝis en UEA, kie li restis membro ĝis sia morto.
Li ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950. En 1951 li transloĝiĝis al Sarpsborg, sudorienta Norvegio, kie li tuj fondis la klubon La Urso, kies prezidanto li daŭre estis kiam li forpasis, 83-jara. Dum pli ol 50 jaroj li vivis kaj instruis en Sarpsborg. En 1959 li sukcesis havigi ministerian permeson pri lerneja instruado de Esperanto en Norvegio. Li estis ŝatata lektoro en la gimnazio de Sarpsborg, kie multegaj gejunuloj konatiĝis per li kun Esperanto.
Johan Hammond Rosbach verkis norvegajn etimologiajn vortarojn. Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto de 1948 ĝis 1973, kaj kunredaktoro de Norda Prismo. Legantoj de Norvega Esperantisto konis lin kiel la verkanton de la lingvaj paĝoj - ĉiam ilustritaj per liaj propraj majstraj desegnaĵoj. Iuj lernantoj el la lastaj jaroj, studante laŭ la lernolibro Tra la mondo, renkontis lin kiel la verkinton de la legaĵoj en tiu verko, kaj ankaŭ ĝin ornamas liaj desegnaĵoj. Kaj studrondanoj profundigis siajn sciojn per Vibraj momentoj.
En UEA Rosbach servis ekde 1951 kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Li fariĝis internacie konata kiel verkinto de deko da novelaroj kaj romanoj. Pro tio UEA deklaris lin en 1991 Honora Membro. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1962 ĝis sia morto.
Li verkis ankaù en la norvega: plej konata estas Levende ord, pri lingvohistorio, kie li ne forgesis aludi Esperanton kiam tio konvenis. Tion li ne malofte faris ankaù en sia ampleksa prelega aktivado en diversaj lokaj kulturforumoj.
Johan Hammond Rosbach mortis la 7-an de septembro 2004 en Sarpsborg (Norvegio) post dufoja apopleksio.
"Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton. Ne estas hazardo, ke li gajnis plurajn premiojn en Universalaj Kongresoj. [...] Plensanga kaj plenfantazia novelisto, kiu povas valorigi en la noveloj sian pedagogian sperton, sian psikologian kapablon, dank' al kiuj liaj noveloj havas unuarangajn kvalitojn, ili estas stile agrablaj, sed lingve ne komplikaj, interesaj, kaj iliaj figuroj ĉiam vivas." (Ferenc Szilágyi)
[redaktu] Verkoj en Esperanto:
- Bagatelaro (noveloj 1951)
- Homoj kaj riveroj (noveloj 1957)
- La mirinda eliksiro (rakontoj 1968)
- Fianĉo de l' sorto (romano 1977)
- Vibraj momentoj : (skizoj kun studmaterialo 1981)
- Silka kuseno (novelaro 1991)
- Unumane (romano 1991)
- Nomoj (rakontoj 1999)
- Fajrejo (Skizoj kaj noveloj, 2002)