Oslo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Norvegio > Oslo
Oslo (norvege Oslo - laŭdialekte prononcata [uslu] aŭ [uŝlu]) estas la ĉefurbo de Norvegio, situanta fine de Osla fjordo en Viken sud-oriente, proksime al la najbaraj Svedio kaj Danio. Ĝi estas la plej granda urbo de Norvegio, kun pli ol 400 mil enloĝantoj. Oslo estas propra provinco, ĉirkaŭata de provinco Akershus.
Ĝi entenas la parlamenton, la reĝan kastelon, la ŝtatan televidon kaj aliajn gravajn norvegiajn aferojn.
Vidindaĵoj: La Parko Vigeland, Muzeo Kon-Tiki, la Vikinga Muzeo de Bygdøy.
En Oslo subskribitis la Oslo-traktato inter israelanoj kaj palestinanoj.
La unua konstruado en Viken okazis ĉirkaŭ la jaro 1000. De 1589 ĝis 1925 la urbo tenis la nomon Christiania laŭ la reĝo Christian la 4-a. Oslo signifas kaŭ "La ĉemonta ebenaĵo" kaŭ "La ebenaĵo de la Gedioj".
Moderna epitetnomo de Oslo estas "La tigra urbo" (Tigerstaden).
[redaktu] Esperanto en Oslo
En Oslo aktivis Kjell Gustavsen.
Oslo havas du rajtigitajn Esperanto-parolantajn gvidistojn (ĉiĉeronojn): Kari KALSÅS kaj Tamiko KAÙAKAMI.