Jukagira lingvaro
El Vikipedio
La Jukagiraj lingvoj estas grupo de interrilataj lingvoj parolataj en Rusio inter la Jukagiroj, Siberia popolo kiu loĝas ĉe la baseno de la rivero Kolima.
La solaj du vivantaj anoj estas la Norda Jukagira lingvo kaj la Suda Jukagira lingvo. La rilato kun aliaj lingvaroj estas plejparte nesciata, sed kelkaj lingvistoj kredas ke ĝi eble rilatas al la Uralaj lingvoj. La tuta familio estas konsiderata kiel endanĝera.