Julian Modest
El Vikipedio
Julian MODEST estas la pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li naskiĝis en Sofio en 1952, edziĝis al hungara esperantistino kaj de tiam loĝis en Budapeŝto, kaj poste denove en Sofio. Li verkis teatraĵon romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emocisenton.
[redaktu] Famaj verkoj:
- Ni vivos! : dokumenta dramo pri la lastaj jaroj el la vivo de Lidia Zamenhof (1983)
- La ora pozidono (1984)
- Doktoro Braun vivas en ni ; Kripto (1987)
- Maja pluvo ( 1987)
- Mistera lumo (novelaro, 1987)
- Ĉirpanliev, Stefan: La mistero de la malnova domo / Trad.: Georgi MIHALKOV (1992)
- Sonĝe vagi (1992)
- Invento de l' jarcento (1993)
- Literaturaj konfesoj : Esperantaj eseoj (2000)
- La fermita konko (novelaro, 2001)